2010-10-11 de SHEN ERMO
 La Brazila Pavilono en la ĝardeno de ŜME |
Lastatempe, reprezentantoj el la brazila komercista rondo kolektiĝis en la Brazila Pavilono kaj montris al ĉinaj investantoj la komercajn ŝancojn de Brazilo en la venontaj jaroj.
Brazilo gastigos la Piedpilkan Mondpokalan Konkurson en 2014 kaj Olimpikojn en 2016. Sinsekvaj grandskalaj sportaj konkursoj internaciaj alportos ne nur prosperon al la turismado en Brazilo, sed ankaŭ grandan disvolviĝon al la konstruado de ĝiaj bazaj instalaĵoj.
La vicdirektoro de la akcela buroo pri importado kaj eksportado de Brazilo esprimis, ke la Brazila Pavilono de ŜME servas kiel fenestro, kiu permesas ne nur al diverslandaj vizitantoj ĝui la brazilan kulturon, sed ankaŭ al Brazilo akceli interŝanĝojn kun kaj profundigi amikecon inter Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj. La de Brazilo okazigita forumo celas al ĉinaj investantoj, ke ili plimulte konu la situacion pri ekonomia disvolvo de Brazilo.
Li konigis samtempe: lavange kreskas investado de Ĉinio en Brazilo. En 2009 la totala sumo de investado el Ĉinio en Brazio estis 100 milionoj da usonaj dolaroj kaj en la unua duonjaro de 2010 ĝi superis 10 miliardojn da usonaj dolaroj. Laŭ antaŭkalkulo la nombro atingos 20 miliardojn da usonaj dolaroj fine de 2010.
Samtempe kiam senĉese kreskas la investado de Ĉinio en Brazilo, rapide disvolviĝas ankaŭ la konstruado de bazaj instalaĵoj en Brazilo. Prezidanto de la asocio de la konstrua industrio de Brazilo prezentis la staton de monprunto al individuoj por loĝdomoj: en 2002 la totala sumo en tiu ĉi kampo estis 1160 milionoj da usonaj dolaroj, sed en 2010 la nombro atingos 40.6 miliardojn da usonaj dolaroj.
“Stabile disvolviĝas la brazila ekonomio, en la unuaj 6 monatoj de 2010 la totala enlanda produktovaloro kreskis je 9%, ankaŭ stabile iras la politika stato kaj la investa medio estas tre bona.” Li daŭrigis, “La gastigo de Brazilo al la Piedpilka Mondpokala Konkurso en 2014 kaj tiu al la Olimpikoj en 2016 tiros al la gastiganto pli da vizitantoj kaj investado. Ni esperas, ke Brazilo kaj Ĉinio pliprofundigos reciprokan interkomprenon, kaj ke pli da ĉinoj investos al Brazilo.”
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|