Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Purigistoj en la ĝardeno de ŜME
2010-10-11

de HUANG HAIHUA

 

    Je la unua renkontiĝo purigisto Fu Xiaoqin iom hezitis etendi al mi sian manon. Nur je delikata manpremo mi jam trovis ŝian manon kruda. Ŝi malfermis siajn manojn, kaj vidiĝis 5 kaloj sur la dekstra mano kaj 3 sur la maldekstra.

 


Fu Xiaoqin intervjuata

 

    Mi rigardis ankaŭ la manojn de aliaj purigistoj. Ili ĉiuj, sen escepte, havas kalojn surmane kiel simbolon de la profesio. Kaj iuj havas sur la manoj ankaŭ fendetojn profundajn kaj malprofundajn, kaŭzitajn de la laborado. “Ni laboras pere de la du manoj kaj plie de la dekstra. Pro tio sur la dekstra estas pli da kaloj.” diris Fu Xiaoqin.

 

    Jam estis la 22-a horo. La lastaj vizitantoj de la Japana Pavilono foriris. Fu Xiaoqin kaj ŝiaj kolegoj tuj komencis balai la lokon. 5 minutojn poste ili jam redonis purecon al la loko.

 

    “Tiu ĉi balailo, kiun mi mem faris, estas tre bona.” Antaŭe, Fu Xiaoqin neniam faris balailon, sed nun 10 minutoj sufiĉas por ŝia plekto de unu balailo. Tamen, la plej bona balailo estas foruzita semajne, ĉar “tro da vizitantoj kaj tro da rubo”.

 

    Oni bezonas pli ol 20 minutojn por iri de la Japana Pavilono al la ripozejo. Por ŝpari sian forton, Fu Xiaoqin kaj ŝiaj kolegoj neniam iris al la ripozejo kaj ĉiam ripozas starante surloke. Poste, dank’ al tio, ke al ili malfermiĝis najbaraj ripozejoj por sekureco-gardantoj, Fu Xiaoqin kaj ŝiaj kolegoj povas iom ripozi sidante.

 


Purigistoj en laboro

 

    “En la ĝardeno de ŜME la plej multaj estas rubujoj!” fiere diris purigistoj en la lumo de la nokto. En ĉ. la 23-a horo mi venis al la sudokcidenta angulo de la ĝardeno de ŜME, tie oni purigas rubujojn el diversaj lokoj de la ĝardeno. Apenaŭ proksimiĝis al tiuj rubujoj, malbona odoro jam frapis mian nazon. Purigisto s-ino Zhou estis lerte puriganta rubujon. Ŝi kaj ŝia kolego devas purigi pli ol 200 rubujojn nokte. Neniu imagis al si, ke ŝi estis mastrino de riĉa familio sen bezoni labori hejme. Tamen nun estis kaloj ankaŭ sur ŝiaj manoj kun longaj fingroj delikataj. Ŝi ne volis multe paroli pri ŝi mem, “Mia filo estas pensionano, kaj mi venis laŭ anonco.” Mi demandis, ĉu ŝi pentis pri tio, ĉar la laboro estas peza. “Mi jam kutimiĝis kaj ne plu trovis ĝin laciga. Kaj mi venis por kontribui ion al ŜME.”

 

    Same kiel s-ino Zhou, aro da purigistoj atestas la noktan mallumon en la ĝardeno. Ili respondecas pri ŝarĝado de ĉaro per rubo en la ĝardeno kaj transporti ĝin al Xupu-doko fore de la ĝardeno je duonhora veturado. Noktomeze, mi sekvis rubo-transportiston Zhu Binhai kaj venis al la postscenejo de la granda scenejo Baogang. Tie estis granda kvanto da rubo. Laŭ sperto de Zhu Binhai oni bezonas 40 minutojn por forigi tiom da rubo.

 


Ŝarĝado de ĉaro per rubo

 

    Ili lerte metis rubujojn sur la transportan bandon kaj la rubo en la rubujo aŭtonome verŝiĝis en la veturilon. Kelkfoje, iom da rubo falis surteren, Zhu Binhai kaj liaj kolegoj klinis sin kaj kolektis ĝin per la manoj.

 

    Ĉiutage, Zhu Binhai kaj liaj kolegoj 5-foje iras kaj reiras de la ĝardeno al la doko. “Kelkfoje ni estas tre lacaj, kaj la nuna plej granda deziro estas kuŝiĝi por profunde dormi.”

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng