2010-10-11 de CHEN TINGTING
La 27-an de septembro okazis la 6-a Fengjing-a tradicia geedziĝa ceremonio de grupoj da novaj geedzoj en la ĝardeno de Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Kun la temo “ La mondo atestu vian amon”, la ceremonio konsistis el 3 partoj: bonvenigi la novedzinon, geedziĝa ceremonio kaj parado tra la ĝardeno.
La tradicia ceremonio kun altteknologiaj elementoj prezentanta diferencojn de tradicio kaj moderno, historio kaj novan jarcento, montris tute novan geedziĝan ceremonion al la vizitantoj. Post la ceremonio novaj geedzoj vizitis la ĝardenon per mediprotekta baterioĉaro, faris foton por si memore la nupton kaj ĝuis la arkitekturajn pejzaĝojn en la ĝardeno.
Dum la Monda Ekspozicio, tradicia geedziĝa ceremonio en la ĝardeno fariĝis tiel populara inter gejunuloj ke 20 paroj da novaj geedzoj el regionoj ĉirkaŭ Ŝanhajo enskribis en tiu grupa ceremonio dum malpli ol 2 semajnoj.
Laŭ la organiza komisiono de Fengjing-a geedziĝa ceremonio, de la jaro 2005, por diskonigi historion de popolaj kutimoj la tradicia ceremonio okazis ĉiujare la simila ceremonio, en kiu partoprenis 20 paroj da novaj geedzoj ĉiufoje. Fengjing-a tradicia geedziĝa ceremonio ricevis aplaŭdon de diversaj kampoj pro tio, ke tiu aparta formo bone montras regionan kulturon kaj klaran unikecon de la novgeedzoj mem.
 La novedzo levas ruĝan tukon por la edzino. |
|
 Gaja geedza paro. |
|
 Novaj geedzoj irantaj per boatoj al la ĝardeno de ŜME |
|
 Feliĉa paro salutas vizitantojn. |
|
 Novaj geedzoj man-en-mane en la ĝardeno. |
|
 Geedzoj en la ĝardeno. |
|
 Feliĉa kiso |
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong
|