Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Miloj da Esperanto-aerbalonoj
2010-10-11

    La Interkultura Centro Herzberg (ICH) grave kontribuis al la 3-landa kunordigita ago-tago por interpopola kompreniĝo kaj kontraŭ rasismo. La evento okazis enkadre de la grandprojekto "Vielfalt tut gut" (Bunteco bonas), en kiu partoprenis Osterode am Harz kun siaj ĝemelurboj: Ostrode (PL) kaj Scarborough (GB) kaj Herzberg am Harz kun sia ĝemelurbo Góra (PL).

 

    La ĉefa kunveno okazis en la meza lernejo en Herzberg la 24-an de septembro kun multaj interesaj programeroj: muziko, dancoj, prezentadoj, ekspozicio, ktp. Je 14:30 en 5 urboj samtempe oni ekflugigis milojn da aerbalonoj kun la teksto "kontraŭ rasismo" en la germana, angla, pola kaj plej grandlitere en Esperanto.

 

    Bildraporton vi povas vidi sur la urba hejmpaĝo de Herzberg kaj Góra, bildojn el la partnerurboj en nia albumo, kaj jen filmeto.

 


Muro de bunteco kun la Esperanto-flago restos kiel memorigilo pri la interpopola kompreniĝo.

 


Bone videblas teksto en Esperanto. 

 


La unuaj pretaj balonoj en la Interkultura Centro Herzberg 

 


Lernejanoj, Esperanto-klubanoj, gastoj dum la posttagmeza evento

 


Bone organizita agado kun la ĝemelurbo Herzberg kaj aliaj partneroj 

 


Organizantoj, lokaj Esperanto-klubanoj, instruistoj, gastoj zorgis pri la sukcesa ago-tago. 

 


Kelkaj gravuloj: urbestro Gerhard Walter (la tria de maldekstre), la direktorino de la lernejo (la dua de dekstre) kaj Peter Zilvar de ICH (dekstre) 

 


Programo dum la tuta posttagmezo: dancoj, kantoj, kulturo de diversaj nacioj prezentitaj 

 


Kelkaj el la Esperanto-organizantoj, kontribuantoj al la taga programo 

 


Esperanto-reklamo ankaŭ sur la barilo 

 


Flugigo de balonoj de la lerneja korto 

 


Samtempe en 3 landoj ekflugas balonoj kun Esperanto-mesaĝo 

 

(el Esperanto-urbo)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng