2010-10-12 de AUGUSTO (Hispanio)
 Kelkaj lokaj organizantoj kaj unu ĉina esperantistino |
Ekde la 18-a ĝis la 20-a de decembro 2010 okazos en Hanojo (ĉefurbo de Vjetnamio) ege interesa junulara aranĝo, nome "LA KOMUNA SEMINARIO", kies ĉefa celo estas unuigi esperantan junularon, ĉefe de la aziaj landoj, amuziĝi, interkonatiĝi, praktiki nian lingvon Esperanto. Ĝis nun jam anoncis la partoprenon junaj esperantistoj el Koreio, Japanio, Ĉinio, Aŭstralio, ktp.
Ĉiuj partoprenontoj povas aldoni al la programo siajn eblojn, kiel kanto, poemoj, muziko aŭ aliaj. Ĉiuj proponoj estas bonvenaj.
La kotizo inkluzivas ankaŭ loĝadon kaj manĝadon.
La organizantoj de la Komuna Seminario, junaj vietnamaj esperantistoj, entuziasmaj, laboremaj, admirindaj, bone laboras por la sukceso de la aranĝo. Ili ja estas spertaj pri organizado de internaciaj aranĝoj. Antaŭ ne longe ili organizis, interalie, ankaŭ IJK-n, Azian Kongreson, kaj nun laboras por la organizado de la UK kiu okazos ankaŭ en Hanojo en 2012.
Certe la etoso estos tre agrabla, kaj mi mem, ne juna, rekomendas al la junaj esperantistoj de la tuta mondo partopreni. Certe ĉiuj revenos hejmen kontentaj kaj kun multaj belaj rememoroj el Vjetnamio.
La respondeculoj de la aktivado estas: Nguyen Hoang Yen: keanu_magdark@yahoo.com (084) 1663 420 560 kaj Nguyen Thi Phuong: au.ag.phuong@gmail.com (084) 973 971 821
|