2010-10-12
 Qian Zhiguang (dekstre) donacas al s-ino Yue Ping modelon de la Ĉina Pavilono. |
La 9-an de oktobro la Ĉina Pavilono de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio bonvenigis la okmilionan vizitanton, s-inon Yue Ping el Hongkong de Ĉinio. Qian Zhiguang, konstanta vicestro de la Ĉina Pavilono de la Buroo por Kunordigi Aferojn de la Monda Ekspozicio en Ŝanhajo, donacis al ŝi modelon de la Ĉina Pavilono en skalo de 1:460.
La Ĉina Pavilono meznombre akceptas 40-50 mil vizitantojn ĉiutage kaj la nombro de vizitantoj en unu tago maksimume atingis 56 mil homfojojn. Qian diris, ke laǔ antaǔkalkulo la nombro de la vizitantoj de la Ĉina Pavilono atingos 9.15 milionojn da homfojoj ĝis fermo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|