2010-10-12
Festaj floroj.01.10.2010 |
|
Belaj floroj.01.10.2010 |
|
Tiantian, la filo de Chen Ji |
|
 Bongustaj konkoj |
La 1-a de oktobro estas Nacia Tago de Ĉinio. Okaze de la festo antaŭ la enirejoj de ĉiuj entreprenoj videblas speciale plantitaj por la festo floroj, la ĉina flago flirtas. Promenante en la urbo, mi sentas la festan humoron sur la vizaĝoj de la homoj.
Invitite de s-ino Chen Ji, vespere mi vizitis kun ŝiaj familianoj fiŝrestoracion. Enirante en la restoracion, mirigis min la granda ujo, en kiu oni proponas la fiŝmanĝaĵon. Poste mi komprenis, ke la porcio de manĝaĵo ne estas tiom granda kaj mia unua opinio estas erara. Fakte, mi eksciis la profesian sekreton, ke la fiŝo, frititaj terpomoj kaj aliaj legomoj estas sur lignaj garboj kaj tiel la manĝaĵo estas ĉiam varma.
Bongustaj, vere bongustaj estas ĉiuj manĝaĵoj en Ĉinio. |