2010-10-12
La 11-an de septembro 2010 okazis en la urbeto Velika Gorica sude de Zagrebo la 8-a kongreso de kroataj esperantistoj kun sesdeko da partoprenantoj el 16 kroataj urboj kaj gastoj el Litovio, Koreujo kaj Bosnio/Hercegovino. La kongreson organizis la Loka Kongresa Komitato kiun prezidis Stjepan Žarina kaj membris Goranka Braim-Vlahović, Mario Dilberović, Stipe Muić, Spomenka Štimec kaj Zlatko Tišljar.
La kongreson malfermis vicurbestro, sinjoro Kos kaj enkonduke parolis la prezidantino de KEL Judita Rey Hudeček. Poste faris solenan parolon rilate la 60-jariĝon de la Eŭropa Unio Zlatko Tišljar. Estis transdonitaj diversaj diplomoj kaj okazis oficiala prelegaro pri la temo: "Eŭropo kaj Esperanto" en kiu prelegis Vjekoslav Moranić, Zlako Tišljar, Zlatko Hinšt, Radenko Milošević kaj Antun Kovač. La kongreso akceptis kongresan rezolucion. Posttagmeze estis solena tagmanĝo, vizito de loka muzeo kaj kulturprogramo en kiu prezentiĝis folklorensemblo de Velika Gorica kaj gejunuloj kiuj dancis "Break dance".
La 12-an de septembro estis ekskursa tago en kiu partoprenis pli ol 30 kongresanoj kaj oni faris viziton al ĉirkaŭaj vilaĝoj de la regiono: unue al Andautonio -- la nura restaĵo de malnovromia urbo en la proksimeco de Zagrebo. La loka amatora grupo ludis teatraĵeton pri la historio de la loko (reĝisoris Romana Rožić -- esperantistino). Poste oni vizitis malnovan lignan preĝejon en Velika Mlaka kaj la vilaĝon Mraclin en kiu vivis la unua esperantisto de la regiono Turopolje: Josip Galeković Buševčičin, kiu en 1935 enĉizis en la muro de sia stalo esperantan tekston -- siaspecan Esperanto-monumenton, kiun ni iris viziti. Ni vizitis ankaŭ la vilaĝon Turopoljski Lug kie ni vidis specialajn lokajn porkojn, de kies produktado la tuta regiono vivtenis sin dum jarcentoj.
La kongreso estis sukcesa aranĝo, rekunigis kroatajn esperantistojn post 5 jaroj kaj prezentis komencon de nova periodo en kiu ankaŭ kroataj esperantistoj agos ene de la Eŭropa Unio.
La kongresanoj akceptis jenan rezolucion:
1. La kongreso konstatas ke en la Eŭropa Unio malgraŭ formala proklamo de egalrajteco de ĉiuj naciaj lingvoj en la Eŭropa Unio, en praktiko la apliko de laborlingvoj metas grandan plimulton de lingvoj en neegalan pozicion kaj kreas monopolan pozicion por la angla lingvo.
2. La kongreso konstatas, ke kiam Respubliko Kroatio estos akceptita kiel membro-ŝtato de la Eŭropa Unio ĝi devos akcepti la lingvan realon en kiu la civitanoj de Kratio ne povos agi kadre de instancoj de la Eŭropa Unio en sia lingvo (krom la kroataj membroj de la Eŭropa Parlamento), sekve ne povos efektivigi sian bazan rajton pri uzado de la gepatra lingvo ekster sia patrujo.
3. La kongreso konstatas ke granda politikekonomia kreaĵo kia la Eŭropa Unio ne povos longdaŭre funkcii sen interkonsentita interlingvo kiu ebligus efikan komunikadon kaj simbolus komunan eŭropan identecon.
4. La kongreso tial invitas la registaron de Kroatio akcepti ĉiun inviton al la interregistaraj konferencoj en kiuj oni traktos la lingvan reĝimon en la Eŭropa Unio aŭ mem iniciati tian interregistaran konferencon.
La delegitoj de la kongreso el 16 urboj de Kroatio.
(el la "Eŭropa Bulteno" de Septembro 2010, N° 9)
Redaktoro: Wang Lihua
|