2010-10-12 de Milĉo Beloreŝki
De la 1-a ĝis la 6-a de aŭgusto 2010 en la pitoreska rumana urbo Braŝov, en suda Transilvanio, okazis la 83-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda.
Ĝian "malkrokodilan etoson laboriste kamaradecan kaj klerige kulturan" ĝuis okdeko da kongresanoj el 16 landoj. La organizantoj, sub la gvidado de s-ino Radica Todor, en la lernejo "Andrei Saguno" kreis bonegajn kondiĉojn kaj taŭgan material-teknikan bazon por la laboro de la kongreso.
Kadre de la kongreso okazis jarkunsido de SAT. Plenumante la kongresan programon, la laborkunsidoj evoluis kun aktiva partopreno de la kongresanoj. La plej interesa kaj diskutata estis la ĉeftemo "Ekonomia krizo… kaj ties plurflankaj postefikoj".
La organizantoj preparis neforgeseblan kulturan, artan kaj turisman programon. La gastoj konatiĝis kun la belaĵoj kaj historio de Braŝov, Raŝnov kaj Sibiu, la urbo de Andreo Cseh, la regiono de suda Transilvanio, la riĉaj artaj kaj kulturaj heredaĵoj kaj tradicioj. Ne mankis ekskursoj al Bukareŝto kaj Sigiŝoara. Spektakloj kun tipaj rumanaj popolaj kutimoj kaj tradicioj, ekz. la kalva kantistino de Eugen Ionescu, ricevis merititan aplaŭdon. Bona, utila, sukcesa kaj fruktodona kongreso. La venonta SAT-Kongreso okazos en Sarajevo (30 jul - 06 aŭg 2011).
(el Esperanto)
Redaktoro: Liu Zijia
|