2010-10-12 de CHEN FEI
 Nova plansetlejo konstruita sur balaaĵa loko elmontrita en Malma Pavilono |
|
 Muro koniganta urban medion en Malma Pavilono |
La Malma Pavilono de Svedio situas en la "plej bona praktika regiono de urbo" de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio kaj ĝia temo estas "kolektado kaj utiligo de urbaj balaaĵoj".
"Ĉu ĉiuj uzitaĵoj povas esti kolektitaj?" la vizitantoj al Malma Pavilono ofte demandis pri tio. La Malma Pavilono donis jesan respondon - se oni uzos taŭgajn rimedojn, la balaaĵo povas esti reuzata en la formo de varma aero, aŭta movforto, sterko ktp, nun 96% de la urbaj balaaĵoj de Malmo estas refoje utiligata.
Antaŭ la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento, same kiel aliaj urboj de la mondo, ankaŭ Malmo ne praktikis klasifikadon de balaaĵoj kaj en unu rubujo estis balaaĵoj de diferencaj specoj, ili grandparte estas submetita ĉe maro. Sed konstruado de viva plansetlejo sur "balaaĵ-amaso" estas tre malfacila, kaj la registaro purigis la teron je granda kosto, finfine tiu ĉi regiono fariĝis taŭga por popola vivo. Ankaŭ la registaro konsciis, ke sola enterigo de balaaĵoj ne estas bona maniero.
De tiam, klasifikado de balaaĵoj estas disvastigitaj de la malma popolo. En la pasintaj 20 jaroj, la klasifikado de balaaĵo alportis multajn avantaĝojn. Nun, 96% de la balaaĵoj estas utiligata, kaj la aliaj estas bruligita por produkti varmon kaj hejti domojn de la tuta urbo. La urba registaro konstruis biciklajn vojojn kun longeco de pli ol 400 kilometroj por kuraĝigi urbanojn veturi per bicikloj. Nun, 40% de la urbanoj inkluzive de urbestro kaj aliaj ŝtatoficistoj veturas per bicikloj. Malmo jam fariĝis medio-protekta urbo emfazanta daŭrigeblan disvolvon kaj konstruis la unuan sen-ellasan loĝ-areon.
|