Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Esperanto en Ekonomia Forumo -- Krynica (Pollando)
2010-10-13

    De la 8-a ĝis la 10-a de septembro 2010 okazis en la pola banurbo Krynica la jubilea 20-a Ekonomia Forumo. Denove la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) partoprenis kun propra panel-diskuto kaj pere de la informbudo. La aranĝo havas gravan signifon por la mez- kaj orient-eŭropa teritorio, ĝi estas altnivela aranĝo kun pli ol 2 mil partoprenantoj, dum kiu eblas alparoli diversajn decidpovulojn -- gravulojn de politika, ekonomia kaj kultura vivo.

 

    La Ekonomia Forumo estas unika eblo prezenti Esperanton al tiuj personoj kaj plividebligi la temon de internacia komunikado. Ĉi-foje ekzemple ĉeestis: prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jose Manuel Barroso, prezidanto de la Eŭropa Parlamento Jerzy Buzek, nova prezidento de Pollando Bronisław Komorowski aŭ prezidento de Estonio Toomas Hendrik Ilves.

 

    Danke al la financa kunlaboro de EEU, UEA kaj ESF eblis aranĝi vere reprezentan programon kaj informadon pri Esperanto kaj lingva politiko. Kun tri deĵorantoj de PEJ kaj EEU-estrarano Peter Baláž en la budo la informado bone funkciis. Preterpasantoj povis plenigi kvizon pri Esperanto, kiu skize klarigis al ili facilecon de la lingvo, disdonitaj estis pli ol 1500 informiloj en la pola, angla kaj rusa lingvoj -- laboraj lingvoj de la forumo.

 

    Kadre de la forumo estas organizataj podiaj diskutoj pri tre diversaj aktualaj temoj kaj ĉiuj partneroj de la forumo organizas minimume unu tian diskuton. EEU estas la nura partnero ekster komerca, ekonomia kaj politika sfero.

 

    La ĉeftemo de la podia diskuto de la Eŭropa Esperanto-Unio estis ĉi-foje "Eŭropo sen konfliktoj -- ĉu sufiĉos nur politikaj garantioj?" La gvidanto de la diskuto estis prezidanto de EEU Seán Ó Riain. Aliaj prelegantoj estis: Zbygnew Galor (PL), Ilona Koutny (HU) kaj Barbara Despiney (FR). La salono kun 45 homoj atenteme aŭskultis diversajn vidpunktojn pri la temo.

 

    La partopreno en la forumo havas certe grandan utilon al Esperanto -- danke al sufiĉe forta videbliĝo dum la aranĝo eblas iom pli forte "enpenetri" en la kapojn de "povuloj", politikistoj, ekonomiistoj -- kaj eĉ povi alparoli plurajn el ili. Rekta kontakto kun tiuj personoj estas unika eblo, nepre plu farenda.

 

    Agrable estis konstati, ke ne aŭdiĝis iuj fortaj kontraŭstaroj pri la temo Esperanto. Estis surprize multaj pozitivaj reagoj kaj relative granda intereso kaj scivolemo pri Esperanto-stando. Unika kaj rara afero pri la forumo estas la ebleco alparoli personojn kun altaj postenoj en politiko aŭ ekonomiko, kiun oni sukcese faris ankaŭ ĉi-jare.

 

    Danke al kontaktoj de PEA-prezidantino Halina Komar, Esperanto estis denove elstare prezentita en la forumo.

 

    La estraro de EEU esperas daŭrigi ĉe tiu ĉi aranĝo kun sekvaj prezentiĝoj kaj jam nun elektas temon por la venontjara forumo. Ni esperu pri pluraj similaj fruktodonaj agadoj por informado pri Esperanto.

 

(el la "Eŭropa Bulteno" de Septembro 2010, N° 9)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng