Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina akademiano parolas pri pavilonoj de ŜME
2010-10-13

de XIAO PIN

 


Zheng Shiling 

 

    "La Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) estas brila montrado", diris Zheng Shiling, akademiano de la Ĉina Akademio de Sciencoj. Kiel konsilanto pri dedukto de la temo de ŜME kaj membro de la Akademia Komitato de la Monda Ekspozicio en Milano en 2015 Zheng havas sian komprenon pri ŜME.

 

    Konstruaĵoj fariĝis simboloj de landoj kaj regionoj

 


La Pola Pavilono

 

    "Diversaj landoj, internaciaj organizoj kaj urboj per pavilonoj en la ĝardeno de ŜME montras siajn proprajn kulturojn kaj morojn," diris Zheng. "Ankaǔ aliaj konstruaĵoj en la ĝardeno estas tre belaj kaj ilia arta valoro ne estas malpli granda ol tiu de la eksponaĵoj en la pavilonoj."

 

    Zheng opinias, ke formoj de konstruaĵoj reprezentas kulturojn de diversaj landoj kaj regionoj kaj fariĝis iliaj simboloj. La kreivo de arkitektura arto kaj teknologio de ŜME iagrade ŝanĝis vivmanieron de urboj, koncepton kaj sperton de homoj pri spaco.

 

    En la historio de la Monda Ekspozicio iuj konstruaĵoj fariĝis ne nur markoj de la Mondaj Ekspozicioj, sed ankaǔ tiuj de urboj eĉ landoj. ŜME havas grandan skalon kaj en ĝia ĝardeno kolektiĝis centoj da konstruaĵoj kun malsamaj stiloj. Ĉiuj landoj tre atentas internan esencon kaj ekologian valoron de sia pavilono. Zheng Shiling kredas, ke ŜME per siaj konstruaĵoj montris sian kernan valoron.

 

    Tutnovaj konstruoj kaj ĉinaj kulturoj

 

    "La eksperimento de la tutnova konstruado gvidos la estontecon de la monda konstruado," diris Zheng. Li opinias, ke la Monda Ekspozicio estas "klasĉambro kaj laboratorio" por kulturi mondnivelajn arkitektojn.

 


La Hispana Pavilono

 

    ŜME fariĝis fokuso atentata de multaj eminentaj arkitektoj. Projektaj konkursoj por landaj kaj regionaj pavilonoj altiris al si amason da elstaraj arkitektoj kaj projektistoj. En la nombro, stiloj kaj kreivo de la pavilonoj ŜME superis ĉiujn antaǔajn Mondajn Ekspoziciojn.

 

    Ĉu memkonstruitaj pavilonoj, ĉu luitaj pavilonoj aǔ entreprenaj pavilonoj, ili ĉiuj per konstruo prezentas kulturojn kaj eksplikas temon de urboj. Multaj landoj prenis tradiciajn konstruaĵojn kiel formojn de sia pavilono kaj en ĝi kunfandiĝis elementoj de modernaj kulturoj.

 

    Zheng Shiling trovis, ke kelkaj landoj uzis en la projekto de sia pavilono elementojn de ĉinaj kulturoj, ekzemple sur la granda korboforma Hispana Pavilono vidiĝas ĉinaj ideogramoj lerte kunmetitaj el tigoj de rotangoj.

 

    Zheng esperas, ke post fermo de ŜME oni konservos kelkajn elstarajn konstruaĵojn de ŜME kaj parton de ĝia ĝardeno por eterna memoro.

 

    Levi konstruan kvaliton kaj krei disvolvan modelon

 


Pavilonoj ĉe du bordoj de Huangpu-rivero (foto de Xu Xun) 

 

    La temo de ŜME estas "Bela urbo, bela vivo", ĝia kerna valoro estas daǔrigebla disvolviĝo de harmoniaj urboj.

 

    La ĝardeno de ŜME estas kiel urbo kun kompletaj instalaĵoj, kaj pro okazigo de ŜME estiĝis en la urbo Ŝanhajo rimarkinda nombro da diversaj konstruaĵoj kaj bazaj instalaĵoj, kiuj levis ĝian spacon kaj konstruan kvaliton. Zheng Shiling diris, ke ŜME havas mejloŝtonan signifon por historio de Ŝanhajo kaj disvolviĝo de urboj. ŜME kreis modelon en renovigo de urbo kaj unuigo de spaco ĉe du bordoj de Huangpu-rivero.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng