2010-10-13 de ZHENG YINGYING
 Antaŭ la Kanada Pavilono Hansen rakontas sian impreson pri la ĝardeno. |
|
 Hansen manpremas kun ĉinaj vizitantoj. |
La 9-an de septembro kanada “fera viro” Rick Hansen, kiu travojaĝis 34 landojn per rulŝeĝo, vizitis la ĝardenon de ŜME. Post sia vizito al la ĝardeno, li diris, ke li estas tre kontenta pri la senobstakla instalaĵo de la ĝardeno.
Akompanate de laborantoj de la Kanada Pavilono, Hansen vizitis kelkajn pavilonojn, inkluzive de la kanada kaj ĉina. Li diris, ke en 1988, li estis ĉefdelegito de la Kanada Pavilono en la Monda Ekspozicio de Brisbano en Aŭstralio, kaj tiam la senobstakla instalaĵo en la ekspozicio ankoraŭ ne estis perfekta. Ĉi-foje en tiu flanko ŜME profunde impresis lin. Li diris: “Mi esperas, ke inspirite de ŜME oni konstruos pli bonan urbon kaj pli belajn vivon kaj mondon, kaj liveros novajn informojn pri senobstakla instalo por la kripluloj de la mondo.”
La ekspozicio en Ŝanhajo estas zorgema en servo por kripluloj kaj konstruo de senobstaklaj instalaĵoj en la ĝardeno. Oni unuafoje konstruis pavilonon por kripluloj en la historio de la Monda Ekspozicio ---- "Pavilono pri Vivo kaj Sunbrilo". En la ĝardeno oni laŭ la internacia normo konstruis la senobstaklajn instalaĵojn, kiel senobstaklaj trairejoj, liftoj, necesejoj, malaltaj servtabloj, publikaj telefonoj, trinkvazoj k.s.
Hansen esperas, ke per la vojaĝo al ŜME li konatiĝos kun pli multaj ĉinaj instancoj kaj trovos kunlaborantojn por la projekto “Tutmonda senobstakla afero”. Li diris, ke aprile de 2011 li refoje vizitos Ĉinion por festi la 25-an datrevenon de sia vojaĝo tra la mondo per rulseĝo, kaj per tiu aktivado fortigos la konstantan kunlaboron kun Ĉinio en reduktado de obstakloj por kripluloj
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Chen Ji
|