2010-10-14
 La Seminario de Interreto kaj Internacia Komunikado |
|
 Parolas Wang Chen. |
|
 Parolas Zhou Mingwei, estro de la Ĉina Internacia Eldona Grupo. |
La 12-an de oktobro okazis en Pekino Seminario de Interreto kaj Internacia Komunikado por celebri la 10-an datrevenon de la fondiĝo de la retejo sub la Ĉina Internacia Eldona Grupo China.com.cn/China.org.cn.
Liu Yunshan, estro de la Centra Propaganda Departemento de Ĉinio, sendis gratulan mesaĝon al la retejo. Wang Chen, ministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, ĉeestis la seminarion kaj faris parolon. Li plene konfirmis atingojn de la retejo en la pasintaj 10 jaroj kaj rolon de interreto kiel nova amaskomunikilo.
La retejo China.com.cn fondiĝis en la 28-a de septembro 2000. Nun ĝi diskonigas Ĉinion al la mondo en la lingvoj ĉina, angla, franca, germana, rusa, hispana, japana, korea, araba kaj Esperanto, kaj per fotoj kaj videofrekvenco. La vizitantoj de la retejo troviĝas en pli ol 200 landoj kaj regionoj de la mondo.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin |