Okazis en Pekino ceremonio por festi la 10-an datrevenon de la fondiĝo de la Internacia Gazetara Centro
2010-10-14
La 12-an de oktobro okazis en Pekino ceremonio por festi la 10-an datrevenon de la fondiĝo de la Internacia Gazetara Centro. En la lastaj jaroj, Ĉinio altiris pli kaj pli grandan atenton de internaciaj amaskomunikiloj, kaj ĝis septembro en 2010, laboras en Ĉinio jam 740 ĵurnalistoj akredititaj el 55 landoj.