Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
IJK-66 sur la Insulo de Libero
2010-10-14

de Aleksander Osincev

 
 

 

    Tuj post 95-a UK en Havano, ĉefurbo de Kubo, de la 24-a ĝis la 31-a de julio okazis la 66-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Santa Cruz del Norte, ĉirkaŭ 45 km oriente de Havano.

 

    Granda kaj bela ripozejo Villa Trópico gastigis 181 partoprenantojn el dudeko da landoj. Indas mencii, ke ĉi-foje temas pri la norda marbordo de la insulo, kiam lastfoje antaŭ 20 jaroj en la jaro 1990, kiam IJK kaj UK estis organizitaj en Kubo, la junularo kongresis ĉe la suda marbordo ĉe Playa Girón.

 

    Dank' al kunlaboro de TEJO kun UEA kaj ILEI, pluraj kubanoj kaj latinamerikanoj ricevis subvencion por partopreni la ĉi-jaran IJK, pro kio ĝi iĝis pli internacieca kaj pli latinamerika.

 

    Konstantaj IJK-partoprenantoj povis rimarki, ke la ĉi-jara IJK rimarkindas inter multaj lastaj IJK-oj pro kelkaj kialoj.

 

    La bela plaĝo, blua oceano, varmega vetero ne nur bone influis la humoron, sed ankaŭ influis la programon. Anstataŭ la kutima plenŝtopita programo kun samtempe paralelaj programeroj ĉi-foje la programo ŝajne ne havis la ĉefan rolon. Dum la tuta tago kutime okazis ne pli ol tri prezentoj aŭ prelegoj. Tage oni povis trovi la partoprenantojn pli facile ne en la prelegejo, sed ĉe la plaĝo aŭ naĝejo kaj trinkejo aŭ en unuetaĝaj loĝdometoj, kiuj staris sur la vasta teritorio de la ripozejo.

 

    Tamen la vespera programo estis ĉiam abunda, ja nur vespero povis ebligi pli facilan spiradon post la varmega tago. Ĉiuvespere eblis spekti filmojn en Esperanto, preparitajn de Verda Filmejo, pasigi la nokton en dancejo kaj senpaga trinkejo. La Nacia Vespero kun kubaj muziko kaj dancoj, la koncerto pri Paco, kaj la Solena Fermo donis grandan impreson pri la multflanka kaj multkolora kuba kulturo. Ne nur dum UK, sed ankaŭ dum IJK furoris la juna muzikbando Amindaj. Freŝaj Esperanto-lernintoj ravis partoprenantojn per kantoj en Esperanto, plenaj je kuba ritmo kaj energio.

 

    Dum la ekskursa tago la kongresanoj vizitis la malnovan urbon Matanzas, kie antaŭ UK pasis la ILEI-konferenco, kaj kavernojn de Bellamar.

 

    La senton, ke oni trafis paradizon, subtenis la fakto, ke dum IJK oni ne devis pagi - ĉio estis inkluzivita en la sufiĉe modestan aliĝkotizon: la loĝado, trifoja manĝado, ekskursoj, naĝejoj, du trinkejoj, katamaranoj.

 

(El La Ondo de Esperanto, 2010, №10. )

Redaktoro: Li Jianhua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng