2010-10-14 de TANG WENJIA
 La Ĉina Pavilono |
Kazaĥo diris, ke la naturo ne nur estas lerta arkitekto, sed ankaǔ povas formigi flosantajn nubojn kaj fluantan akvon, neĝmontojn kaj dezertojn, krome ĝi entenas neelĉerpeblajn riĉfontojn. En la pavilonoj de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio oni ankaǔ povas flari odorojn de la naturo.
Bonodoro de kafo en la Kolombia Pavilono
 La Kolombia Pavilono |
En la mondo estas nemultaj landoj, kiuj kiel Kolombio kunligas sian popolon per agrikultura planto. Vizitante la Kolombian Pavilonon oni povas ne nur flari bonodoron de kafo, sed ankaǔ koni interesajn rakontojn pri kafo.
En Kolombio estas 500 mil kafproduktantoj, kiuj familie kulturas kafon. Kolombiano diris, ke la klimato en Kolombio tre taǔgas por kulturi kafon, tamen estas malfacile grandskale kulturi ĝin pro la familie kultura maniero, kaj ĉiu familio havas nur malpli ol 4 anglajn akreojn da kafkampoj, kafo ebligas 80% de kolombiaj geknaboj viziti lernejojn, akcelis fondiĝon de la kafproduktista asocio, kiu ludas gravan rolon por bridi fluktuadon de la prezoj de kafo en la internacia merkato, fari kafokulturan trejnadon kaj aliajn aktivadojn por publika intereso en loĝkvartaloj.
 Kolombia kafo |
Kafo el Kolombio kompreneble estas nemankigebla por la Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Eĉ ekster la Kolombia Pavilono vizitantoj povas flari bonodoron de kafo el kafejo en la pavilono. Sciencisto trovis, ke la revigliga efiko de kafo ne estas pro kafo mem, sed pro ĝia odoro. Sciencisto diris: "En la estonteco oni povos ekstrakti kemian materion el kafo kaj ellasi ĝin en aeron por mildigi lacecon."
 Kafograjnoj en la Kolombia Pavilono |
Nun kafo jam fariĝis originala nomkarto de Kolombio. La marko kun bildo de kafkulturisto kaj azeno jam estas fame konata en la mondo. En la Kolombia Pavilono vizitantoj povas ne nur flari bonodoron de kafo, sed ankaǔ tuŝi kafograjnojn per manoj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|