2010-10-14
 La inaŭguro de la ekkonstruado de la natur-scienca muzeo |
|
 Efekta desegno pri la Tibeta Natur-scienca Muzeo |
Antaŭ kelkaj tagoj komenciĝis la konstruado de Tibeta Natur-scienca Muzeo de Ĉinio en antaŭurbo de Lasao. La muzeo kun investo de 442.5 milionoj da juanoj konsistos el salonoj naturhistoria, scienc-teknika kaj ekspozicia kaj estos vizitinda scienco-populariga bazo servanta por sciencaj demonstro kaj popularigo, esploro kaj interŝanĝo, konservo kaj produktado.
Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji |