Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Xinjiang-a Semajno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio
2010-10-14

de LI XIAOLING

 


Nuer Baikeli parolas en la inaǔgura ceremonio.

 


Xinjiang-aj aktoroj prezentas dancon "Nia Xinjiang estas bona loko". 

 


Dancas xinjiang-aj aktoroj kun bovlo sur kapo

 


Dancoprezentado 

 

    La 26-an de septembro inaǔguriĝis en la ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio la Xinjiang-a Semajno kun la temo "Paca kaj bela Xinjiang".

 

    Sur la granda scenejo Baogang xinjiang-aj artistoj prezentis klasikajn dancojn de Xinjiang, kiuj ravis pli ol 1100 ĉeestantajn spektantojn ĉinajn kaj alilandajn.

 

    Nuer Baikeli, prezidanto de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, diris en sia parolo en la inaǔgura ceremonio de la semajno, ke Xinjiang kun vasta teritorio kaj riĉaj produktoj estas grava pasejo de la antikva "silka vojo" kaj kunfandiĝa loko de la orienta kaj okcidenta civilizacio. Dum la Ŝanhaja Monda Ekspozicio la eksponaĵoj en la Xinjiang-a Pavilono plene montris densajn naciajn morojn, belajn naturajn pejzaĝojn kaj riĉajn produktojn kaj riĉfonton de Xinjiang, prezentis ankaǔ atingojn de reformado kaj pordomalfermo de Xinjiang kaj ĝian vastan disvolvan perspektivon, kaj grandan entuziasmon de xinjiang-aj diversnaciaj popolanoj por kune konstrui sian belan hejmlokon.

 

    Nuer Baikeli invitis diverslandajn vizitantojn eniri en la Xinjiang-an Pavilonon kaj partopreni en aktivadoj de la Xinjiang-a Semajno por plue koni Xinjiang, atenti Xinjiang kaj subteni Xinjiang. Li ankaǔ invitis ilin vojaĝi al Xinjiang por apreci ĝian apartan ĉarmon kiel "loko de kantoj kaj dancoj" kaj investi tie.

 

    Krom prezentado de kantoj kaj dancoj oni aranĝis ankaǔ ludadon de naciaj muzikiloj, rondiradon de koloraj ĉaroj kaj ekspozicion de jadaĵoj de Hetian de Xinjiang.

 

    Post malfermo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio la Xinjiang-a Pavilono faris pli ol 3 mil prezentadojn de kantoj kaj dancoj kaj akceptis vizitantojn de ĉ. 4 milionoj da homfojoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng