La 13-an de oktobro ĉina spaconaviga delegacio atingis la ĉefurbon de Indonesio Ĝakarto kaj komencis 5-tagan viziton. Tio estas la unua fojo, ke ĉinaj astronaŭtoj vizitas Indonezion kaj ankaŭ estas parto de la aktivadoj por celebri la 60-an jariĝon de diplomatiaj rilatoj kaj la amikecan jaron de la du landoj.