Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Moderna opero pri Esperanto
2010-10-15

    THREE estas post ONE (2008) kaj TWO (2009) la tria muzikteatraĵo de la svisa ensemblo UMS 'n JIP, kiu apartenas pro ĉirkaŭ 70 koncertoj jare al la plej aktivaj mondaj ensembloj de nova muziko. Ĝia plej nova albumo estas pledo por eŭropa “lingua franca” baze de Esperanto kiel rimedo por ekonomia suprensalto: unu anstataŭ 23 eŭropaj oficialaj lingvoj. Por UMS 'n JIP tio signifas: El Esperanto fari Eŭropeon -- politike neŭtralan lingvon kiu ne konkurencos kun naciaj lingvoj kaj kiu estos por eŭropanoj antaŭ ĉio facile lernebla. Ene de delikataj ombroludoj kaj de fore direktata aŭto-ludilo, la plej fajnaj tonŝveboj kaj severe komponitaj scenoj oni sekvas uniformitan duopon tra lernejaj scenoj, politikaj diskutoj kaj Esperanto-kurso. Kompozicie la ĉambra opero moviĝas inter eksperimenta teĥno-muziko kaj teknikoj de moderna klasika muziko. Sekvas la tuton parolisto en Esperanto, blokflutoj kaj minimuma elektronika muziko. Minimuma estas ankaŭ la scenejo aranĝita de Simon Wunderlich por kiu sufiĉas tri flankaj vandoj kaj kvar reflektoroj kaj la scenaranĝo de Wolfgang Beuschel kreas belegan fabelan etoson.

 

    Esperanto estas enkondukata efike, demokratie, ĝi donas egalrajtecon kaj interkulturan pontservon. En pli posta okazado malfermas la opero THREE novan dimension kaj oni komprenas: la verda ne estas nur la koloro de espero kaj kresko, ĝi estas ankaŭ la koloro de vizieca perspektivo: Esperanto.

 

    (Ulrike Mayer-Spohn/Javier Hagen) apartenas al la plej eksterordinaraj kaj tutmonde plej aktivaj grupoj de nuna tempo: post studoj en komponado, interpretado de nuntempa muziko kaj samtempe ankaŭ de aŭdiodesegno en Nederlando, Germanio, Italio kaj en Svisio ili laboras ankaŭ kun voĉo, bekflutoj kaj elektronika muziko, virtuoze kaj majstre sur dislimo inter muzikala avangardo kaj pop-muziko, inter analogia kaj diĝita prezentiĝoj, inter koncertoj kaj muzika teatro same kiel inter eŭropa kaj esktereŭropa muzikoj. Ili estis gastoj de gravaj festivaloj por Nova Muziko de Eŭropo kaj de Ĉinio, kie kiel duo kaj kiel solistoj ili realigis pli ol 150 verkojn en kunlaboro kun komponistoj kiel Heiner Goebbels, Wolfgang Rihm, Peter Eötvös, Aribert Reimann, Mauricio Kagel, Huang Ruo, Guo Wenjing, Deqing Wen, Du Yun, Tao Yu, Hans-Ulrich Lehmann, Mischa Käser, Maria Porten, Beat Gysin, Xavier Dayer, Junghae Lee, Erik Oña kaj kun multaj aliaj.

 

(el la "Eŭropa Bulteno" de Septembro 2010, N° 9)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng