Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
ŜME akcelas komercajn kunlaborojn inter Ĉinio kaj Rusio
2010-10-15

de MING JINWEI

 


Aspekto de la Rusa Pavilono

 

    La Rusa Pavilono konsistas el 12 turoj, aspektas kiel kastelo kaj estas unu el la plej okulfrapaj pavilonoj en ŜME. La aĵuraj desegnoj sur la tegmento enkorpigas la rusan karakterizon.

 

    La temo de la pavilono estas "Nova Rusio: Urboj kaj Homoj". Malgraŭ, ke ĝi ne havas rilaton kun la ekonomio kaj komerco, tamen dum ŜME la Rusa Federacio kaj lokaj registaroj kaj institucioj sinsekve okazigis investo-invitajn kunvenojn por antaŭenpuŝi la ekonomiajn kaj komercajn kunlaborojn inter Ĉinio kaj Rusio.

 

    "ŜME estas tre valora ŝanco por Rusio. Ni povas fari nian kontribuon al la disvolviĝo de tutmondaj teknologiaj dialogoj kaj plifortigi kunlaborojn kun Ĉinio, nia najbaro kaj partnero," diris Viktor Khristenko, industria ministro de Rusio. Lia parolo reprezentas sintenon de multaj registaraj oficistoj de Rusio.

 


Rusaj komercistoj atendas sekurecan ekzamenon ĉe la ĉina landlimo de la rivero Suifen. 

 

    En la pasintaj jaroj multe disvolviĝis la ekonomiaj kaj komercaj kunlaboroj inter la du landoj, kiuj deziras pere de ŜME plivastigi la kunlaboran terenon. La 20-an de aŭgusto ĉijare okazis en Moskvo la 13-a sesio de subkomitato de ekonomia kaj komerca kunlaboroj inter Ĉinio kaj Rusio. Ĝin kune prezidis Chen Deming, ĉina ministro pri komerco, kaj Elvira Nabiullina, rusa ministro pri ekonomia disvolvado. La du flankoj unuanime opiniis, ke la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter la du landoj iom post iom venkis la negativan influon de la financa krizo kaj denove iras sur la vojo de stabila kresko.

 


Pli kaj pli viglas la komerco inter Ĉinio kaj Rusio 

 

    ŜME liveras novan ŝancon por la kunlaboroj inter la du landoj. Laŭ statistiko inter januaro kaj julio 2010, la komerca sumo inter la du landoj atingis 30.7 miliardoj de usonaj dolaroj, je 49.6% pli multe ol tiu en la sama periodo de 2009, kaj la jara sumo espereble revenos al la nivelo antaŭ la financa krizo. La reciproka investo rapide larĝiĝis. La rekta investo de Ĉinio al Rusio kreskis je 73.5% en la lasta jaro kaj je 58.5% en la unua duono de la kuranta jaro, kaj tiu de Rusio al Ĉinio kreskis je 18.3%. Rimarkinde progresis la kunlaboroj inter ekonomiaj specialaj regionoj kaj pri la protektado de intelektaj proprietoj, diplomado kaj fina ligno-prilaboro. (图3)

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng