|
Eŭropa lingvoplitika semajnfino en Germanio | 2010-10-15 de Maja Tišljar
Germana Esperanto-Asocio kunlabore kun la klerigejo Haus Sonnenberg en St. Andreasbearg/Harz organizis de la 10a ĝis la 12a de septembro 2010 eŭropan lingvopolitikan semajnfinon. Planitaj estis du unuopaj seminarioj: unu por esperantistoj kaj alia por ĝenerala publiko, sed pro manko de intereso inter neesperantistoj la neesperantista grupo estis nuligita. La seminario por esperantistoj okazis laŭplane kaj tre sukcese. La celo de la seminario estis lerni pri eŭropunia lingvopolitiko kaj serĉi eblajn celojn por GEA kadre de eŭropunia lingvopolitiko. La seminarion partoprenis 10 personoj kaj gvidis ĝin Maja Tišljar. La laborplano estis tre ampleksa kaj okazis entute 5 trihoraj sesioj dum kiuj estis prezentita la leĝaro de EU kiu rilatas lingvojn kaj estis klarigitaj limoj kaj eblecoj por la lingvopolitiko de EU. Post la prezento de la laboro de EEU oni diskutis eblajn celojn por esperantistoj kaj finfine kune formulis celojn por GEA. Dum la semajnfino okazis ankaŭ trikvaronhora radiointervjuo pri Esperanto kaj pri lingvopolitiko de EU en loka radiostacio. Ĉi kaze intervjuitaj estis doktoro Detlev Blanke kaj Maja Tišljar.
(el Eŭropa Bulteno)
Redaktoro: Liu Zijia | |
|









|
|