Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Festa tagmeza renkontiĝo
2010-10-15

    Matene, la 7-an de oktobro, telefonis al mi s-ino Chen Ji kaj diris, ke ni estas invititaj de s-ro Wang Yanjing, vicprezidanto de Pekina Esperanto-Asocio (PEA), kune tagmanĝi en restoracio. Per aŭtomobilo de s-ino Chen Ji ni atingis Komercan hotelon Aden, kie jam atendis nin Wang Yanjing, Ye Nianxian (Freŝa Maro), ĝenerala sekretario de PEA, Yu Jianchao el Ĉina Radio-Internacia, d-ro Zheng Bocheng, vicĝenerala sekretario de PEA, Fu Jiajia, edzino de Freŝa Maro kaj Jolanta Kieres el Pollando.

 

    Ĉinaj esperantistoj estas afablaj kaj gastamaj, ili ĉiam kaptas la okazon por gastigi fremdlandanojn.

 

    Kiam mi vidis la geedzojn Ye Nianxian kaj Fu Jiajia mi rememoris mian viziton al ilia domo en 2006 kaj tuj apud miaj okuloj estas belege ornamita gastĉambro kun multaj bildoj, libroj kaj esperantaĵoj

 

    Ofte la domo de Freŝa Maro estas preferata loko por okazigo de renkontiĝoj, ĉar ĝi situas en kvadrata korto, interesa vidaĵo por eksterlandanoj. Krome, oni diras, ke la edzino de Freŝa Maro estas la plej gastama E-edzino, kaj tion mi jam persone certigis.

 

    Kiel kutime sur la tablo estas multaj bongustaĵoj, sed la servistinoj oftege aldonas aliajn. Ĉiam, kiam mi vizitas restoracion kaj mi vidas la manĝaĵojn, mi tuj volas foti ilin, antaŭ tagmanĝi, ĉar ili estas tiel bone ornamitaj, vera ĝojo por la okuloj.

 

    Ni ĉiuj estis en bona humoro, amike ni prezentis nin unu al aliaj kaj s-ino Jolanta Kieres donacis al ĉiuj belan poŝtkarton kiel memoraĵo de Pollando. Ŝi rakontis, ke ŝi partoprenis en UK-on en Pekino, okazinta en 1986 kaj nun alvenis kun turisma grupo.

 

    Post agrabla amika babilado kaj abunda tagmanĝo ni decidis viziti la Olimpikan parkon. S-ino Chen Ji veturigis nin per sia aŭtomobilo. La trafiko en Pekino estas vere densa, ne nur en la labortagoj. En la parko videblas grandiozaj konstruaĵoj, bela rememoro pri la okazigo de Olimpikaj ludoj en 2008. Estas multaj pavilonoj, plenplenaj de memoraĵoj pri Ĉinio, vendejoj, en kiuj vi trovos eĉ tion, kion vi neniam imagis, amuzaĵoj, gajaj vendistoj proponas paperajn flugdrakojn, ŝatataj ludiloj de infanoj

 

    Neforgesebla estos por mi la hodiaŭa tago, plena de agrablaj travivaĵoj...

 


De maldekstre en la unua vico-- Ivanka, Ye Nianxian, Jolanta Kieres. En la dua vico: Zheng Bocheng, Chen Ji, Wang Yanjing, Yu Jianchao, Fu Jiajia.  

 


En la restoracio de Komerca hotelo Aden okazis nia festa tagmanĝo.

 

 
"Bonvenon!"

 


Ivanka Stoyanova, Ye Nianxian(Freŝa Maro), Jolanta Kieres (PL) 07.10.2010 

 


Tradicia ĉina kuko kaj fiŝo kun saŭco. 

 


Rostita anaso- fama ĉina manĝaĵo. 

 


Ĉina ignamo kun frukta saŭco. 

 


Olimpika stadiono 

 


Ivanka en la Olimpika parko 

 

 
Bela vidaĵo en la Olimpika parko.

 


Amuzejo en la Olimpika parko. 

 

 
Amika babilado- Zheng Bocheng, Wang Yanjing, Chen Ji.

 

 
Belaj arboj en la Olimpika parko.

 


Enirejoj en la Olimpika parko. 

 

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng