Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
ŜME-sukceso stimulas ambicion de pluraj landoj por gastigi la Mondan Ekspozicion
2010-10-18

de HE XINRONG

 

    Lastatempe la nombro de vizitantoj al ŜME superis 51 milionojn da homfojoj, kaj la brila prezentado dum ŜME estis multe laŭdata de ĉinaj kaj alilandaj vizitantoj. Tiu ĉi sukceso iagrade stimulis ambicion de pluraj landoj por gastigi la Mondan Ekspozicion.

 

    Arnold Schwarzenegger, estro de Kalifornio, Usono, deklaris lastatempe en la Usona Pavilono, ke Kalifornio peticios gastigi la Mondan Ekspozicion en 2020 al sia Silica Valo.

 


Arnold Schwarzenegger deklaras, ke Kalifornio peticios gastigi la Mondan Ekspozicion en 2020.

 

    Arnold Schwarzenegger diris, ke Ŝanhajo jam atestis, ke gastigi la Mondan Ekspozicion povas allogi al si atendon de la tuta terglobo. “Mi volus ke ankaŭ Kalifornio fariĝu fokuso de la mondo.”

 

    Materialoj montras, ke Usono estas lando, kiu gastigis la Mondan Ekspozicion la plej multajn fojojn, sed jam 26 jaroj forpasis post ĝia lastafoja gastigo de la Monda Ekspozicio en 1984 en Nov-Orleano.

 

    “Kvankam la temo por la Monda Ekspozicio en 2020 ankoraŭ ne decidita, tamen ni organizos specialan komitaton por partopreni la elektokampanjon. Kompreneble, ni lernos spertojn de Ŝanhajo, kiu sukcese gastigis tiel grandskalan Mondan Ekspozicion, kaj kunlaboros kun la ĉina registaro.” diris Jim Wunderman, prezidanto de la regiono Sankta Francisko kaj ĉefo de la plenuma oficejo.

 

    Kalifornio ne estas la unua peticianto por gastigi la Mondan Ekspozicio en 2020. Unu semajnon antaŭ tio, tajlanda ĉefministro Abhisit Vejjajiva esprimis la saman deziron dum celebrado por la Tago de la Tajlanda Pavilono.

 

    “Mi tre aprobas la temon pri urboj de ŜME. La sukcesa gastigo de ŜME multe kuraĝigas Tajlandon,” li diris, “Tajlando planas peticii gastigi la Mondan Ekspozicion baldaŭan, eble tiun de 2020.”

 

    Efektive, komence de la plej frua universala industrio-ekspozicio, iutempe oni rigardis la Mondan Ekspozicion por estaĵo de la industria epoko. Post kiam multaj landoj plenumis industrigon, iuj personoj opiniis, ke la Monda Ekspozicio ne estis tiel grava.

 


Nakamura Toshio (dekstre), ĝenerala sekretario de la Aichi-a Monda Ekspozicio, en la Japana Pavilono de ŜME. 

 

    “Ofte mi estis demandita, ĉu signifon havas tio, ke oni kolektiĝas por okazigi la Mondan Ekspozicion per granda elspezo nuntempe, kiam tutglobiĝis komunikado kaj populariĝis la internacia turismado,” diris Nakamura Toshio, ĝenerala sekretario de la Aichi-a Monda Ekspozicio, lia respondo estis “Jes, tio havas grandan signifon.”

 

    Li daŭrigis, ke diferenco de la Monda Ekspozicio kaj Olimpikoj kuŝas en tio, ke la lasta determinas la konkursajn programojn, sed la antaŭa emfazas kreivan strebadon. Tra interŝanĝo de partoprenantoj en diversaj flankoj kaj aktivado de volontuloj, la Monda Ekspozicio vigligas kaj diversigas aktivadojn de setlejoj, plioftigas komunikiĝon inter loĝantoj por fortigi la socian solidarecon. Tio ĝuste estas maltrankvilo de multaj postindustriaj landoj, kiaj Japanio, kies homaj interrilatoj pli kaj pli indiferentaj kaj kie malfacilas teni rilatojn inter setlejoj.

 

    Krome, la Monda Ekspozicio funkcias ne nur por popularigi novajn teknilogiojn kaj renovigi publikajn instalaĵojn, sed ankaŭ por postlasi gigantajn heredaĵojn spiritajn kaj materialajn.

 

    “Ekz., la Aichi-a Monda Ekspozicio elspezis entute 2800 miliardojn da japanaj jenoj, inkl. de elspezo por konstrui flughavenon kaj ŝoseojn. Sed la totala postkalkula ekonomia profito estis 7700 miliardoj da japanaj jenoj, inkl. de diversflankaj enspezoj kaj koncernaj industrioj antaŭenpuŝitaj de la ekspozicio,” diris Nakamura Toshio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng