Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kuranta trafikpolicano
2010-10-18

de FAN JUN

 


Lin Qibin deĵoras apud ŜME. 

 

    Jam estis la 12-a horo tagmeze. La fajfilo sonoris. Trafikpolicano kun okulvitroj kaj ĝentila vizaĝo kuris al la aŭto, kiu malobservis trafikregulojn. Kurante, li fajfis kaj salutis la ŝoforon. Ĉiuj rezignacias al la serioza trafikpolicano, kiu servas en la publiksekureca buroo de Luwan, Ŝanhajo. Li ĵus finis 45-minutan deĵoron. Lia vizaĝo ŝvitis kaj lia uniformo malsekiĝis.

 

    La trafikpolicano, kiu ofte kuras dum sia labordeĵoro, nomiĝas Lin Qibin, kaj oni kromnomas lin "kuranta trafikpolicano". Li estas 42-jara kaj servas kiel trafikpolicano jam de 17 jaroj. Antaŭe li laboris ĉe viglaj vojkruciĝoj, kaj aprile de la kuranta jaro li estis transpostenigita al vojkruciĝo Luban, proksima al iu enirejo de Ŝanhaja Monda Ekspozicio.

 

    "Mi kuras por la laboro!" diris Lin. La baza devo de lia deĵoro estas bone vidi la kvar angulojn ĉe la vojkruciĝo. Tamen la vojkruciĝo Luban situas sub superŝosea pasejo, kaj la videbla horizonto estas mallarĝa. Laŭ mia nekompleta statistiko, troviĝas 15 trafikaj lampoj ĉe la vojkruciĝo, kaj pli ol 100 kolonoj sur la superŝosea pasejo. La vojkruciĝo estas ŝlosila loko, kaj nun ĝi estas proksima al iu enirejo de ŜME. Pro tio la fluoj de homoj kaj veturiloj estas tre grandaj. Por vidi ĉion kaj ĉien, Lin kreis la metodon direkti la trafikon en kurado.

 

    Ĉu Lin ĉiam estas tia? Iu loĝanto diris: "Ĉiutage kaj ĉiunokte mi povas vidi lin kuranta, tial mi tre emociiĝis." Asistanto de trafika policano Hu Suhua diris al mi, ke Lin serioze laboras. Se aŭto iomete transpasas la haltlinion, li kun rideto tuj postulas la ŝoforon malantaŭen movi ĝin. Hu Suhua aldonis: "Kiam li deĵoras ĉe la vojkruciĝo, li ĉiam kuradas kiel roboto."

 

    Kiom longe li kuras ĉiutage? Oni faris proksimuman kalkulon, ke dum 45-minuta deĵoro li kuras almenaŭ tri kilometrojn. Li sesfoje deĵoras en ĉiu tago, tiel li ĉiutage kuras ĉirkaŭ 20 kilometrojn.

 

    Aŭguste iu vizitanto de ŜME registris per video la deĵoron de Lin kaj metis la videon sur la reto. Post la publikigo de la video, Lin fariĝis popularan en la interreto kaj estas konata kiel "kuranta trafikpolicano".

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng