Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Sezonoj ricevis la plej grandan premion en Esperantujo
2010-10-18

    Aleksandr Korĵenkov kaj Halina Gorecka, la fondintoj de eldonejo Sezonoj, ricevis la plej grandan kulturpremion en Esperantujo, la FAME-premion.

 

    La premio FAME estas aljuĝata ĉiun duan jaron de fondaĵo starigita de Franz-Alois Meiners en 1988, kaj ricevis sian nomon laŭ la fondinto. La celo estas distingi personojn aŭ organizojn, kies plurjara engaĝo antaŭenigis internacian kompreniĝon.

 

    La solena transdono de la premio, kiu valoras tri mil eŭrojn, okazas ĉiun duan jaron en la urba biblioteko de Aalen, kun subteno kaj ĉeesto de urbaj aŭtoritatoj.

 

    Laŭ artikolo aperinta en la regiona gazeto Schwäbische Post, Aleksandr Korĵenkov kaj Halina Gorecka ricevas la premion pro sia elstara laboro dum du jardekoj, rezultinta en publikigo de pintaj verkoj de la monda literaturo en Esperanto, kaj la konstanta aperado de la revuo La Ondo de Esperanto.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng