2010-10-18 de Miaohui
En 2002 aperis esperanta rubriko en budhisma retejo prizorgata de Miaohui.
En 2004 Miaohui starigis esperantan retejon "Budhana Retejo Esperantista", kaj la retpaĝaro estas http://www.ebudhano.cn/
Esperantaj tradukoj de "Budhismaj fabloj" kaj "Amo al la vivoj" serie publikiĝis en la retejo "Budhana Retejo Esperantista". Samideano Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia volontule voĉlegis ĉiujn rakontojn de ambaŭ libroj sinsekve. La enhavo kaj sono de la libroj plaĉis al samideanoj.
En 2006 Miaohui ekdonis esperantajn kursojn per la interreto, kaj kelkaj kursanoj fariĝis budhanoj. Dum ilia intervidiĝo kun la Majstro Zhimin, estro de Monaĥejo Duobaojiangsi, Majstro Zhimin esprimis sian subtenon al la aktivado apliki Esperanton por budhismo.
En la sama jaro en la bulteno de Monaĥejo Duobaojiangsi oni publikigis artikolon por prezenti Esperanton kaj esperantan aktivadon por budhismo. Sekve de tio, en Monaĥejo Duobaojiangsi estis esperantaj kursoj.
En aŭgusto Ĉina Radio Internacia elsendis la raporton de Majstro Lenyan. La titolo de la artikolo estas "Esperanto utilas al budhismo".
En 2006 "Parolu mondo" de Brazilo elsendis partojn de "Budhismaj Fabloj", "Amo al la vivoj" kaj "Bona demando kaj bona respondo" dum kelkaj monatoj.
En majo 2007 usona profesoro sonjoro Dennis instruis Bekkurson en Monaĥejo Duobaojiangsi laŭ invito. La kurso daŭris dudek tagojn, kaj pli ol tridek kursanoj lernis ĉe li. En la kurson partoprenis ankaŭ veteranaj esperantistoj en kaj ekster Ĉinio por la nova instrua metodo.
En la sama jaro sinjoro Aŭgusto el Hispanio ankaŭ vizitis Monaĥejon Duobaojiangsi kaj donis dutagan kurson. Dum la restado en la monaĥejo li interbabilis kun estro de la monaĥejo kaj plivigligis esperantan aktivadon en la monaĥejo.
En la novjara tago de 2008 pola samideano Deniel vizitis Monaĥejon Duobaojiangsi, kaj dum sia restado okazis aktivadoj de esperantaj kurso kaj interkomunikado.
En 2008 pli ol 2500 ekzempleroj da diskoj de "Budhismaj fabloj" estas produktitaj kaj dissenditaj en kaj ekster Ĉinio.
En 2009 Miaohui revenis al Tiefosi, kie li monaĥiĝis, kaj pro subteno de Majstro Shouyang, la centro de esperanta aktivado ankaŭ translokiĝis en la monaĥejon.
En 2009 "Budhismaj fabloj" eldoniĝis de Ĉina Esperanto-eldonejo ĵus antaŭ la 8a Ĉina Kongreso de Esperanto.
En 2009 Miaohui partoprenis en la 8a Ĉina Kongreso de Esperanto, kaj faris paroladon en faka kunsido, ricevis intervuojn de El Popola Ĉinio kaj Ĉina Internacia Radio. Ĉina Radio Internacia elsendis la tutan intervjuon kelkfoje.
En 2010, Tiefosi akceptis gastadon de samideanoj el kelkaj landoj, kaj okazis du senpagaj esperantaj kursoj en la monaĥejo. En unu el ili dek gejunuloj lernis la elementan lecionon kaj 5 lernis la mezgrandan lecionon. En somera kurso 5 studentoj kaj mezlernejanoj lernis elementan lecionon. Nun en la monaĥejo restas 3 el la kursanoj por daŭrigi la praktikon de Esperanto.
Antaŭ la 97-a Japana Kongreso de Esperanto Miaohui eldonis 6000 ekzemplerojn da diskoj, en kiu estas la tutaj enhavoj tekstaj kaj sonaj de "Budhismaj fabloj" kaj "Amo al la vivoj".
Miaohui partoprenis en la kongreso kaj faris paroladon pri esperanta aktivado en la rondo de ĉina budhismo.
Post nelonge Miaohui eldonos esperantajn tradukojn de "Amo al la vivoj" kaj novan eldonon de "Budhismaj fabloj". Kaj krome "Budhana Retejo Esperantista" baldaŭ eklanĉos esperantan elsendon pri budhisma literaturo pere de interreto.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|