Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Germana rok-muzika orkestro De Höhner kantis ĉinan popolkanton "Jasmeno"
2010-10-18


Prezentado de la orkestro De Höhner sur la Eǔropa Placo

 

    "La melodio de la kanto 'Jasmeno' vere estas tre bela." Parolante pri tiu ĉi ĉina popolkanto kantita de la germana rok-muzika orkestro De Höhner ĝia ĉefkantisto Henning Krautmacher ne povis regi sin pro ĝojo.

 

    La 25-an de septembro, kiam la orkestro kantis en la Eǔropa Placo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio "Jasmenon" en preskaǔ perfekta ĉina lingvo, la spektantoj donis al ĝi varman aplaǔdon. "Antaǔ kantado mi estis iom maltrankvila kaj timis, ke spektantoj ne ŝatus nian kantadon. Tamen kiam ni staris sur la scenejo kaj vidis spektantojn kun rideto sur vizaĝo, ni tuj trankviliĝis!" diris Henning kun rido. "Kiam ni salutis la spektantojn en la ĉina lingvo, ili ĝoje reagis al ni."

 

    Kial la orkestro kantis "Jasmenon" en la Ŝanhaja Monda Ekspozicio?

 

    Antaǔ du jaroj Henning unuafoje venis al Ĉinio. Kiam li kaj lia amiko laboranta en la kompanio Siemens vizitis Pekinon, Nankinon kaj Ŝanhajon, venis al li ideo partopreni en la Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Post reveno al Germanio Henning diris sian proponon al aliaj 5 membroj de la orkestro. Kun plena konsento ili ekdiskutis pri kantoj prezentotaj en la ekspozicio. Henning diris: "Iam vizitis Ĉinion edzino de direktisto de simfonia orkestro kunlaboranta kun ni. Ŝia amiko en Ŝanhajo rekomendis al ŝi ĉinan popolkanton ‘Jasmeno’. Ŝi diris, ke la kanto estas tre bela." Duonjaron post kiam ili ekaǔskultis la kanton surrete ili jam povas flue kanti ĝin en la ĉina lingvo.

 

    "Ni ne scias la ĉinan lingvon kaj nur povas paroli kelkajn simplajn vortojn. Ni petis ĉinan knabinon, kiu studas en Germanio, instrui al ni la ĉinan lingvon kaj traduki la kanton. Ni elŝutis la kanton en iPod por faciligi nian ekzercadon." Parolante tion Henning elprenis iPod, kiu elsendis la kanton "Jasmeno" kantita de li mem.

 

    Sur lia kolumo estas ruĝa malgranda emblemo. Li diris al mi: "Ĝi estas simbolo de la Germana Provizejo de Medolo. Mi esperas, ke pli multaj homoj partoprenos en la ago de kontribuo de medolo." La orkestro estas orkestro kun amo. La Monda Ekspozicio beligas urbojn, muziko ne havas landlimon, ankaǔ amo ne havas landlimon.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng