Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Elmontrado de surloka farado de metiartaĵoj en ŜME
2010-10-18

de HE YIPING kaj WEI ZHONGJIE

 

    Enirinte Tunizian Pavilonon, ni povas vidi grupojn da vizitantoj, atendantaj, kio okazos baldaŭ. Pruviĝis, ke tie unu arabo faras argilan botelon.

 


Surloka farado de argila botelo en Tunizia Pavilono 

 

    La arabo venis el Tunizio kaj surloke faras argilan botelon por la vizitantoj. Finfarinte tion, li skribas la nomon de la aĉetanto en araba lingvo. Laŭdire, multaj vizitantoj vidas kaj aĉetas argilajn botelojn ĉiutage. Krome, oni povas vidi ankaŭ tiujn, kiuj irante ĝuas la argilan botelon.

 

     Elmontrado similanta al tio estas tre ordinara en la ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME). Ĝuante la belajn pejzaĝojn, ŝtatajn trezorojn kaj altteknologian elmontradon, la vizitantoj konas ankaŭ la ordinaran vivon de alilandanoj.

 


Metiartaĵoj en Tunizia Pavilono 

 

    En la Tunizia Pavilono, krom farado de argila botelo, oni povas vidi pentradon sur mano kaj improviza farado de arĝenta juvelo kaj kupra pleto.

 

    La korpa pentrado havas historion de pli ol 5000 jaroj. En la regiono Persa Golfo ekzistas tradicio, ke la arabinoj estas pentrataj sur la korpo antaŭ edziniĝo, aŭ en gravaj festivaloj. Belaj pentraĵoj sur la korpo montras bondeziron ĉe la festoj. La farado de arĝentaj ornamaĵoj kaj kupraj pletoj estas tradicia metiarto.

 


Mistera "sceptro" en Federacia Pavilono de Afriko 

 

    La Federacia Pavilono de Afriko estas ankaŭ granda scenejo por surloka farado de tradiciaj metiartaĵoj. Por pli bone elmontri la afrikan kulturon, la pavilono aranĝas surlokan interreagan faradon. Ĉiutage 12 indiĝenaj artistoj el Afriko ludas en la ekspoziciejo kaj la luda temo ŝanĝiĝas ĉiumonate.

 

    En la pasintaj 4 monatoj, la metiaj artistoj frapis tamburojn, skulptis sur botelkukurbon, teksis kotonon ktp. Kiam ni vizitis la pavilonon, ili elmontras faradon de pajla plektaĵo kaj juveloj.

 


Surloka ludado en Malajzia Pavilono

 

    Ankaŭ la tradicia pentrado de alilandanoj estas tre bonvena en tiu ĉi Monda Ekspozicio. En la Malajzia Pavilono, oni povas vidi la metiarton nomata "batiko", kiu estas speciala metiarto kun granda kreado en Malajzio. (图4)

 

    Batiko estas temporaba manlaboro kaj ĉe la farado oni povas koni la subtilan, teneran kaj tre balan faradon. Krom tio ankaŭ iliaj naciaj vestoj, fizionomioj kaj aspektoj profundigas la onian impreson pri iliaj landoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Li Jianhua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng