2010-10-18 En Bydgoszcz, Pollando dum 18-24.09.2010 okazis la 35-a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo kun 36-a AKB-Sesio de AIS-klerigejo Bydgoszcz (AKB). Dum la 35-a IFTEK oni prilaboris la Turisman Esperanto-Kalendaron por la jaro 2011, kiun ni jam presis en 2000 ekz. kaj dissendos rete al 6000 retadresoj. Eblos ĝin kompletigi por sekvonta eldono novembre 2010.
Kadre de la 35-a IFTEK kaj 36-a AKB-Sesio oni gvidis jenajn kursojn de AIS: Asci Andrzej Grzebowski pri Internacia Esperanto-Turismo 2011, Prof dr hab Aleksandra Kowalczyk gvidis seminarion bakalaǔran - magistran de AIS kaj Prof d-ro hab Adam Sudol pri Turismo en diplomatio en Muzeo de Diplomatio en Bydgoszcz. Oni decidis, ke dum 14.02 - 5.05.2011 okazos Internacia Kurso pri Diplomatio gvidota de la Profesoro Adam Sudol. Ankaǔ kursojn gvidis: Marc Cuffez pri Esperanto kaj lingvoj en Belgio, Francisko Garcia -Esperanto kaj hispana lingvo kaj Esperanto kaj jogo, Rodica Todor pri Turismo en Rumanio kaj Krzysztof Sliwinski pri utiligado de Esperanto-versio de Vikipedio por studentoj de Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo kaj AIS - Akademio Internacia de la Sciencoj. Oni vizitis urbon Bydgoszcz kaj renkontiĝis en Urbodomo de Bydgoszcz kun Prezidento de la urbo, ankaǔ rigardis specialan vesperan lumigadon de la urbo. La 24.09 - studentoj vizitis Tradician Internacian Arkeologian Festivalon en Biskupin kaj la 25.09.2010 la 26-ajn Artajn Konfrontojn en Esperanto ARKONES en Poznan. Ĝis nun aliĝis 91 gestudentoj por 2010/2011 el Eǔropo, Afriko kaj Azio, sed la plej multaj pro malfrua vizo-ricevado ankoraǔ survojas al Pollando. La plej multaj studentoj 53 aliĝis el Mongolio. Ankoraǔ eblas aliĝado, ĉar studado de turismo, kulturo kaj lingvoj ne estas malfacila.
Okaze de Eǔropa Tago de Lingvoj (26.09) kaj Monda Tago de Turismo (27.09) kaj 20-jara agado de ISTK - Internacia Klubo ESPERANTOTUR ne nur aranĝis la 35-an IFTEK, sed presis jam la duan - korektitan eldonon de libreto Ŝtatoj, landoj kaj lingvoj de la mondo kiuj kun koloraj Esperanto-mapoj de la mondo (298 landoj), Eǔropo kaj Bydgoszcz kaj Esperanto - kontaktoj en ĉ. 170 landoj de la mondo eblas ricevi kontraǔ 5 Eǔroj por unu kompleto aǔ por 15 Eǔroj por 5 kompletoj kun sendokostoj. La prezojn vi povas pagi al la konto de nia Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo en Bydgoszcz:
Bank Pocztowy SA O/Bydgoszcz Konto n-ro (IBAN): PL 80 13201117 2034 0100 2000 0001,
SWIFT kodo POCZPLP4 por Internacia Centro
aǔ pere de UEA al subkonto de la Centro: iktc-j
Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo
Internacia Klubo ESPERANTOTUR
Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo
str. M. Skłodowskiej - Curie 10, PL 85-094 Bydgoszcz, Pollando,
tel./faks: 48 52 346 11 51
retpaĝo: www.esperanto.bydgoszcz.eu
rete: stud@esperanto.bydgoszcz.eu aǔ stud@esperanto.bydgoszcz.eu
(el info@esperanto.bydgoszcz.eu)
Redaktoro: Niu Xueqin |