Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Fermiĝis ĉeftema forumo de ŜME "Harmonia Urbo kaj Loĝtaǔga Vivo"
2010-10-19


Ferma kunveno de la ĉeftema forumo "Harmonia Urbo kaj Loĝtaǔga Vivo"

 

    La 7-an de oktobro fermiĝis en Hangzhou de Zhejiang-provinco, Ĉinio, ĉeftema forumo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) "Harmonia Urbo kaj Loĝtaǔga Vivo". La forumon partoprenis ĉ. 800 personoj ĉinaj kaj alilandaj. Wang Weiguang, konstanta vicestro de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, ĉeestis la ferman kunvenon kaj prelegis. Faris resuman parolon Yang Xiong, konstanta vicdirektoro de la Plenuma Komitato de ŜME.

 


Prelegas Wang Weiguang. 

 

    Wang Weiguang diris, ke urbanizado jam fariĝis granda movforto por daǔra kaj rapida kreskado de ekonomio kaj progreso de socio de Ĉinio. Dume la urbanizado kaǔzis malekvilibron de disvolviĝo de urboj kaj alportis grandan defion al vivmedio de homoj. Por solvi la problemojn oni devas kulturi sciencan ideon disvolvi urbojn ĉiuflanke, kunordige kaj daǔrigeble prenante la popolon en la plej granda konsidero. Konstrui harmonian socion kaj krei belan vivon estas komuna idealo kaj celo de la homaro. Por efektivigi la idealon kaj celon oni devas antaǔenpuŝi konstruadon de loĝtaǔgaj urboj .

 

 
Parolas Yang Xiong.

 

    Yang Xiong diris en sia parolo, ke la sukcesa okazigo de la forumo ne nur enkorpigis subtenon kaj aktivan partoprenon de urboj ĉe delto de la Jangzi-rivero, sed ankaǔ montris atingojn de Hangzhou en konstruado de loĝtaǔga urbo. En la forumo famaj ĉinaj kaj alilandaj erudiciuloj, entreprenistoj kaj administrantoj de urboj parolis pri siaj spertoj en projektado kaj konstruado de urboj, el kiuj oni ricevis inspiron pri disvolviĝo de la estontaj urboj.

 

    Yang Xiong diris, ke en la pasintaj pli ol 5 monatoj la Plenuma Komitato de ŜME kune kun diversaj flankoj okazigis 6 temajn forumojn en Hangzhou, Ningbo kaj Shaoxing de Zhejiang-provinco, Nankino, Suzhou kaj Wuxi de Jiangsu-provinco. La forumoj kaj aktivadoj en la ĝardeno de ŜME liveris utilajn kaj konsultindajn spertojn por disvolviĝo de la estontaj mondaj urboj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng