2010-10-19
 Prezentado de ĉina danco. |
La 17-an de oktobro inaŭguriĝis la kultura aktivado “Konu Ĉinion” en Ankaro, ĉefurbo de Turkio. La aktivado konsistas el forumoj pri politiko, ekonomio kaj komerco, interŝanĝo de ĵurnalistoj kaj verkistoj, semajno pri televido kaj filmo kaj festivalo de bongustaĵoj. Preskaŭ 100 ĉinaj artistoj, verkistoj, kleruloj kaj ĵurnalistoj vizitos Turkion dum la aktivado por antaŭenpuŝi kulturan interŝanĝon kaj plifortigi amikecon inter la du landoj.
Redaktoroj: Liu Sigong k Zhang Xiaotong |