Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Xi Jinping fariĝis vicprezidanto de la Milita Komisiono de la Centra Komitato de KPĈ
2010-10-19


La 5-a Plena Sesio de la 17-a Centra Komitato de KPĈ

 


Xi Jinping 

 

    La 5-a Plena Sesio de la 17-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazis en Pekino de la 15-a ĝis la 18-a de oktobro.

 

    La sesion ĉeestis 202 membroj de la Centra Komitato kaj 163 kandidatoj por membroj de la Centra Komitato. La sesion ĉeestis kiel observantoj membroj de la Konstanta Komitato de la Disciplin-kontrola Komisiono kaj respondeculoj de koncernaj flankoj. La sesion ĉeestis ankaŭ iuj baznivelaj reprezentantoj de la 17-a Tutlanda Popola Kongreso, fakuloj kaj erudiciuloj, sed sen voĉdonrajto.

 

    En la sesio oni aŭskultis kaj diskutis pri la laborraporto farita de Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, en la nomo de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, ekzamenis kaj aprobis la proponon pri la 12-a Kvin-jara Plano de disvolviĝo de la ĉinaj ekonomio kaj socio. Ĉefministro Wen Jiabao faris klarigon pri la propono ( por la diskuto) en la sesio.

 

    La sesio decidis samtempe, ke Xi Jinping fariĝu vicprezidanto de la Milita Komisiono de la Centra Komitato de KPĈ.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Wang Lihua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng