Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Rogener Pavinski, nova redaktoro de Kontakt
2010-10-19

    Rogener Pavinski sekvos Paŭlon Moĵajev kiel redaktoro de la revuo Kontakto. La Estraro de UEA konfirmis la decidon de la Estraro de TEJO, kiu elektis Pavinski post publika konkurso inter pli ol 20 kandidatoj. La juna brazilano aktivas diverskampe de pluraj jaroj. Kiel filmisto li estis kunkreinto de la filmo Esperanto estas.... Kiel muzikisto li estis interalie voĉo de la grupo Supernova, kiu precipe famiĝis per siaj prezentadoj en la pasintjaraj UK kaj IJK. De 2004 ĝis 2006 li redaktis la bultenon Momenton! de Brazila Esperantista Junulara Organizo kaj de 2007 ĝis 2009 li estis estrarano de TEJO.

 

    Rogener Pavinski estis elektita kiel redaktoro por du jaroj. La unua Kontakto sub lia redakto estos n-ro 5 de la nuna jaro. "Mi multe dankas la konfidon, kiun la TEJO-estraro havas je miaj kapabloj”, li diris post sia elekto. “Mi strebos doni novan vivon al la revuo kaj labori, por ke ĝi estu pli alloga, kultura kaj freŝtema. Mi planas multajn novaĵojn kaj invitas la esperantistojn partopreni en la kreado de la nova Kontakto".

 

    La revuon Kontakto ricevas ĉiu individua membro de TEJO. Ekde 2011 ĝi enhavos ankaŭ la bultenon TEJO tutmonde, kiu ĉesos aperi kiel aparta eldonaĵo. Oni povas aboni al Kontakto ankaŭ aparte pagante la subtenan kotizon Patrono de TEJO aŭ simplan abonon. Favora ebleco por kluboj, kursoj k.a. estas kolektiva abono de minimume 6 ekzempleroj. Se ĉiuj ekzempleroj estos sendataj en unu pakaĵo al la sama adreso, oni ricevas rabaton de 40% el la plena abonprezo; se la numeroj estos sendataj rekte al la unuopaj ricevantoj, la rabato estas 20%.

 

    Reta abonilo: www.uea.org/alighoj/revu_abon.php.

 

el UEA

Redaktoro: Chen Ji

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng