Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Junulara E-Semajno 2010
2010-10-20

 

    Junulara E-Semajno 2010 okazos de la 27-a de decembro 2010 ĝis la 11-a de januaro 2011 en Burg (Spreewald), Germanio. La Junulara E-Semajno (JES) estas novjara aranĝo organizata de Pola kaj Germana Esperanto-Junularoj. La 1-a renkontiĝo el la serio okazis en la 2009-a jaro en Zakopane, Pollando. JES estas kuniĝo de du antaŭaj novjaraj junularaj esperanto-aranĝoj -- la Ago-Semajno (AS) de Pola E-Junularo kaj la Internacia Seminario (IS) de Germana E-Junularo, kiuj okazadis aparte ĝis la jaro 2008.

 

    Jen atendas nin la dua eldono de Junulara E-Semajno. Post kiam pasintjare pli ol 200 junaj homoj festis la jarŝanĝon en suda Pollando, piede de la Tatroj, en Zakopane ni ĉi-jare bonvenigas vin en orienta Germanio, en la belega Spree-arbaro, en la urbeto Burg.

 

    Kadre de nia temo: Estinteco, estanteco, estonteco okazos multaj diversaj programeroj. Unuflanke la temo rilatas la la regiono mem kun siaj tradicioj, regionaj minoritatoj kaj la demando pri ilia hodiaŭa signifo. Aliflanke la temo taŭgas por JES kaj la ĝenerala Esperanto-movado: Kial oni kreis Junularan E-Semajnon? Kion pensas homoj pri ĝi? Kaj kiel ĝi evoluu? Aldone la temo permesas multon da libereco por multnombraj interesaj programeroj.

 

    Tiu kiu partoprenis la unuan JES-n, scias pri kio temas: Renkonti geamikojn kiujn oni normale ne vidas kaj kune vivi dum unu semajno en la eksterordinara Esperanto-mondo! Kaj tiu kiu maltrafis la JES-n nepre devus kapti la ĉi-jaran okazon.

 

    Pli da informo pri tiu evento legeblas ĉe: http://jes.pej.pl/2010/

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng