Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Taksioj por ŜME
2010-10-20

de FANG YAN

 

 Meng Desheng iam honorita kiel "Pioniro de laborantoj"

 

Meng Desheng kaj lia benzin-elektra ŜME-taksio

 

 

 

    53-jara ŝanhajano Meng Desheng okupiĝis kiel taksia ŝoforo jam 18 jarojn. Ekde la 1-a de aprilo ĉi-jare li akceptis novan taskon ---- taksi-ŝofori por la Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Antaŭ kelkaj tagoj mi prenis lian taksion en Puxi-zono de la ĝardeno de ŜME kaj li varme servis al mi. Tiam li estis kun bone kombita hararo, gladita ebena uniformo, kaj ĉe li troviĝis kelkaj gvidmapoj de la ĝardeno de ŜME.

 

    Fine de marto sur la stratoj de Ŝanhajo aperis 4000 benzin-elektraj taksioj kun bildoj de ŜME, aŭ de la Ĉina Pavilono sur si. Tiujn taksiojn oni nomas ŜME-taksioj. Tia taksio havas 5 sidlokojn, 4 pordojn kaj tuttagment-tipan lampon. Oni ekipis ĝin per globa pozicia sistemo (GPS), por ke ĝi povu liveri servon en la angla lingvo kaj informojn pri aktuala trafika situacio, vojo-gvidado, kaj peti helpon de polico.

 

    Meng Desheng diris: “Ne ĉiuj en Ŝanhajo kvalifiĝis kiel ŝoforoj de tia taksio!” Kun fiera mieno li daŭrigis, ke por fariĝi ŝoforoj de tia ŜME-taksio oni nepre devas kontentigi la kondiĉojn esti tri- aŭ pli-ol-tri-stela ŝoforo, ne havi kazojn de malobservo de trafikaj reguloj kaj trafikakcidento en la pasintaj 3-5 jaroj, kaj esti honorita de la urba sindikato per la titolo de plej bona laboranto. Tiuj 8000 elektitaj ŝoforoj ricevis trejnadon pri scioj de la Mondaj Ekspozicioj, etiketo kaj la urba trafiko. Dum la okazo de ŜME tiuj taksioj akceptis unuecan gvidadon de la varma lineo de ŜME por alterne eniri en la limigita areo de la ĝardeno de ŜME por servado.

 

    Li diris, ke estas bonvenaj la ŜME-taksioj post sia survojiĝo. Profunde impresis lin tio, ke iufoje iu fremda vizitanto prenis lian taksion kaj en la ĉina lingvo al li diris: “Via aŭto estas komforta, kaj mi ŝatas ĝin.”

 

    Kvankam ŜME-taksioj veturigas klientojn en ordinaraj tagoj, tamen kiam venas la deĵora tago, la aŭto devas resti en la difinita loko en 24 horoj, kaj tio pli aŭ malpli influas ilian gajnon de mono. Pri tio Meng diris, ke estas honoro por li kaj aliaj ŝanhajaj ŝoforoj servi por tia granda ekspozicio, kaj oni ne devas tro zorgi pri la perdo en profito.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng