2010-10-20
La 18-an de oktobro, Mary Elisabeth Pauline ( la dua de dekstre ) kaj ŝiaj du filoj redonis paron da vazoj al la ĝardeno Yuanmingyuan. Mary Elisabeth Pauline diris, ke tiuj vazoj estis forportitaj de ŝia prapatro el la ĝardeno Yuanmingyuan antaŭ 150 jaroj. Nun ili decidis redoni ilin al ĝia posedanto.
La ĝardeno Yuanmingyuan estis imperiestra ĝardeno konstruita en Qing-dinastio (1636 - 1911), kaj estis prirabita kaj forbruligita de la alianca trupo de Britio kaj Francio en la 18-a kaj 19-a de oktobro,1860 dum la Dua Opia Milito.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Li Jianhua
|