2010-10-21
En la 19-a de oktobro la 7-a Ekspozicio de Ĉinio - ASEAN (Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj) inaŭguriĝis en Nanning, Guangxi. Prezidanto de la Ĉina Tutlanda Politika Interkonsiliĝa Konferenco Jia Qinglin ĉeestis al la inaŭguro kaj faris prelegon pri la temo.
Libera komerca areo de Ĉinio - ASEAN fondiĝis en la 1-a de januaro, 2010. Tiu ĉi ekspozicio kun temo “libera komerca areo kaj novaj ŝancoj” estas la unua ekspozicio post la fondiĝo de libera komerca areo.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Jin Chenxi
|