2010-10-21

|
Kamboĝa reĝo Norodom Sihamoni (la dua de maldekstre en fronto), kamboĝa ĉefministro Hun Sen (la unua de maldekstre en fronto) kaj aliaj antaŭ la registara domo |
La 19-an de oktobro solene okazis en Pnompeno inaŭguro de la registara domo konstruita de Ĉinio por Kamboĝo. Kamboĝa ĉefministro Hun Sen donis al ĝi nomon "Domo por Amikeco".
La inaŭguran ceremonion ĉeestis pli ol mil personoj, inkl. de kamboĝa reĝo Norodom Sihamoni, prezidanto de la Kamboĝa Parlamento Heng Samrin, kamboĝa ĉefministro Hun Sen, ĉina ambasadoro en Kamboĝo Pan Guangxue kaj aliaj el diversaj rondoj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua
|