Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
"Sindediĉa" gardisto
2010-10-22

 

de LI JIAJIA

 

 Pavilono pri Spaca Hejmo

Pavilono pri Spaca Hejmo 

 Pavilono pri Spaca Hejmo

 Pavilono pri Spaca Hejmo

 

    Wu Manqing, la plej juna akademiano de la Ĉina Akademio de Inĝenierado, gastis ĉe la Pavilono pri Spaca Hejmo en ŜME, kaj malkovris al la publiko la misteron pri katenbalono, parolis pri la historio, utiligado kaj futuro de la aerostato.

 

    Aerostato estas flugilo, kiu flugas per flosforto kaj kontraŭ sia propra pezo. La monitora katenbalono uzata en ŜME apartenas al la aerostato. Pro tio, ke heliumo kiel ĝia pleniga aero, la balono povas esti sekura, recikle utili kaj rekuperiĝi. Ŝarĝo de lumvidebla video, termoinfraruĝa bildilo, altspektra kamerao, meteorologia sondilo, la balono povas havi vastan horizonton, larĝan kovrecon, longan tempon kaj multan moveblecon. Pro tio ĝi fariĝis la plej "sindediĉa" gardisto en ŜME.

 

    Dank' al ĝia aplikado oni preventis kelkajn akcidentojn en ŜME. Pere de infraruĝa sistemo, ĝi alarmis la lokon kontraŭ temperaturo subite ŝanĝita, kaj monitoris la fajron.

 

    Wu diris, ke oni ne subtaksu la aerostaton, ĉar ĝi havas intimajn rilatojn kun aplikado kaj estonteco de publika sekureco.

 

    Wu citis donitaĵojn de aŭtoritata institucio, ke maksimumas akcidentoj de publika sekureco kiam la pokapa malneta nacia produktado estas inter 3000 kaj 5000 usonaj dolaroj. Laŭ statistiko, Ĉinio estis en tiu periodo en la jaro 2008, kiam la pokapa malneta produktado de Ĉinio atingis 3267 usonajn dolarojn.

 

    Wu diris, ke la situacio de publika sekureco en Ĉinio estas minaca, kio en la lastaj 5 jaroj perdigis meznombre ĉiujare 900 miliardojn da juanoj, ekvivalentajn 3.5% da malneta nacia produktado de Ĉinio. Ekzemple, kiam okazis la tertremo en Wenchuan 2008, la komunikado rompiĝis, kaj mankis ankaŭ vivosondiloj, serĉ-helikopteroj, senpilotaj aviadiloj kaj aliaj ekipaĵoj. "Se ni havus la aerostaton aŭ similajn balonojn tiam, ni povus je la unua tempo veni al la sensignala regiono, kaj komandus savadon".

 

    "Kompreneble malantaŭ la situacio malkaŝas mankojn de nia sistemo de publika sekureco, t.e. postiĝa industrio, manko de serio da sciencteknologiaj rimedoj kaj ekipaĵoj pri monitorado, alarmo, respondado kaj administrado al la akcidentoj de publika sekureco." Li diris, ke la aerostato kiel strategia ekipaĵo posedas rajton pri intelekta proprietaĵo. Ĝi havas vastan aplikan perspektivon por respondi urĝan komunikadon, sekurigi urbon, forigi trafikoŝtopadon, mediprotektadon, eviti katastrofojn kaj redukti perdojn en katastrofoj. En la venontaj 10 jaroj la studo pri aerostato plue disvolviĝos en multaj landoj, kaj eble baldaŭ ĝi povos esti vaste aplikita en civila aviado, longdistanca transportado kaj proksim-spaca vojaĝo.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng