Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
En ŜME Brazilo konigas sian inteligentecon pri akvoutiligo
2010-10-22

Henrique Villa da Costa Ferreira

 Francisco Camos de Abreu

 Oni aŭskultas la prelegon en la forumo "Akvo kaj regiona disvolviĝo"

 

    La 9-an de septembro, la Brazila Pavilono okazigis internacian seminarion "Akvo kaj regiona disvolviĝo", en kiu brazilaj oficistoj prezentis la projekton ''Sankta Francisco'', pere de kiu ŝanĝos la duonsekecon de la nordorienta regiono de Brazilo.

 

    Francisco Camps de Abreu, ĝenerala sekretario de la ''Sekcio de baz-instalo pri akvo-utiligo'' de la tutlanda unuiga ministerio de Brazilo, diris en intervjuo, ke la projekto ''Sankta Francisco'', kiel unu el la tri plej grandaj bazaj konstruoj en Brazilo similas la akvoenkondukan konstruon de suda parto al la nordo de Ĉinio. Tial li esperis, ke helpe de interkomunika platformo de ŜME, Brazilo kaj Ĉinio fortigos sian interŝanĝon pri sperto de baza konstruado.

 

    Aŭguston de 2007 Brazilo komencis la projekton ''Francisco'' celante reguligi la riveron Francisco kaj basenon de riveroj en nordorienta parto de la lando por garantii la akvoliveron de nordorienta Brazilo, antaŭenpuŝi la lokan disvolviĝon kaj mildigi la sekecon en tiu regiono. Datenoj de Julio 2010 montris, ke 61% da konstruo de la orienta parto kaj 42% de norda parto de la inĝenierado jam finkonstruiĝis, kio estas rapida ol la antaŭvidata rapideco.

 

    Oni informis, ke 28% da loĝantaro de la lando loĝas en nordorienta Brazilo, tamen la uzebla akvo-kvanto ĉi tie nur konsistigas 3% de tiu de la tuta lando, kaj estas tute ne ekvilibraj la akvolivera kapablo de tiuj riveroj. Ekzemple, en tiu regiono 75% da uzebla akvo venas el la rivero Sankta Francisco, tamen, la akvolivera kvanto en la norda baseno de tiu rivero estas multe malalta ol la ideala normo de UN (1500 m3 por ĉiu homo en unu jaro), kaj la disponebla akvokvanto por unu homo en la nordorienta Brazilo nur estas 450 m3.

 

    Pro la supre menciita fakto la inĝenierado ''Sankta Francisco'' interkomunikigos la riveron Sankta Francisco kaj aliajn riverojn de la nordorienta Brazilo. Tiu regiono estas riĉa de akvo, ( la flu-kvanto de la rivero Sobradinho atingas 1 850 m3 en unu sekundo), kaj povas kontentigi la bezonon de loĝantoj, bestoj kaj ekonomia disvolvo en tiu regiono.

 

    Henrique Villa da Costa Ferreira, ĝenerala sekretario de la ''Sekcio de regiona politiko kaj disvolviĝo'' esperas, ke Ĉinio kaj Brazilo atingos interkonsenton pri regiona disvolviĝo kaj konstruos kunlaboran platformon.

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 
 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng