Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
ŜME utilas al socia moralo
2010-10-22

 

de FU YONGKUANG

 

    Dum tagmanĝa tempo estis ombraj ripozejoj en la ĝardeno de ŜME. Volontuloj Wang Xinyan pacience atendis revenon de ŝiaj kolegoj, kiuj iris tagmanĝi. Kvankam ŝia posteno distancis de ŝtona benko nur kelkaj paŝoj, tamen ŝi, jam staranta 5-6 horojn, ankoraŭ persistis en sia posteno.

 

    "Eble ne gravas, se oni ŝtele sidiĝis iomete. Tamen la lernejo postulas, ke ni servu starante. Alie, mi devas elteni altiron de benko," diris Wang Xinyan.

 

    Tiu ĉi studento estis nur unu el la 80 mil volontuloj en la ĝardeno de ŜME. En la ĝardeno kun areo de 5.28 kvadrataj kilometroj ĉie videblas tiaj volountuloj, kia Wang Xinyan disciplina. Tiuj volontuloj, vizitantoj en bonorda vicado kaj laborantoj diligentaj ĉi tie kune formas la skizon pri la civitana socio.

 

Volontuloj en servado 

    Ĝuste kiel la diro de la unua artikolo de la unua ĉapitro de la internacia ekspozicia konvencio: "Ekspozicio estas montrado. Kia ajn estas ĝia nomo, ĝi utilas al eduko al la amaso." Dum pli ol 4 monatoj de post malfermiĝo de ŜME, granda nombro da vizitantoj el diversaj lokoj de Ĉinio svarmis al la ĝardeno de ŜME. Ili komencis de vicado en bona ordo, iom post iom reguligis siajn parolon kaj agadon laŭ internacia normo kaj estis influitaj de progresaj ideologioj. ŜME per nerimarkata influado altigis la socian moralon de Ĉinio.

 

    80-jara fama filozofo s-ro Li Zehou iam vizitis en 3 sinsekvaj tagoj la ĝardenon de ŜME, kaj jesis tiun ĉi efikon de la Monda Ekspozicio. Li diris al mi intervjuate: "Min impresis profunde, ke la Monda Ekspozicio instruis al la amaso observi ordojn kaj leĝojn, kaj starigis bonkondutajn regulojn, kion mi nomas per "Nova socia moralo". li daŭrigis: "Nuntempe, Ĉinio bezonas precipe kondutan regularon, ekz., fari vicadon. La ŝtato ellaboris leĝojn, oni devas ilin observi. Tio estas socia normo fundamenta por ĉiuj civitanoj.

 

   

    Sed oni devas konfesi, ke en la ĝardeno de ŜME estas fenomeno, ke iuj ne faris vicadon kaj aliaj laŭvole forĵetis eluzaĵon surteren, sed ne en rubujon. Li Zehou diris, ke ĉar Ĉinio estas evoluanta lando kun granda loĝantaro, estas malfacile, ke ĉiuj povas bone observi la regularon, tamen en la granda sfero de ŜME iuj vizitantoj eble forigis siajn malbonajn kutimojn. 

 Vizitantoj en vicado
   

    Samtempe por gastigantoj, enhavoriĉaj aktivadoj de la Monda Ekspozicio postulas al ili nepre observi diversajn regularon, leĝaron, konvencion ktp. Li Zehou diris: "La Monda Ekspozicio kun tiel multaj konferencoj, prezentadoj, eksponadoj kaj aliaj aktivadoj postulas, ke oni observu temparon kaj ne rifuzu respondecon, ankaŭ tio estas enhavo de la civitana socio."

 

    Oni diris, ke sur la internacia scenejo de la Monda Ekspozicio, la ĉina centra registaro kaj la ŝanhaja flanko ricevis aplaŭdojn de diversaj landoj pere de funkciado laŭ normo kaj kun alta efiko.

 

    La reganta organo, kiu observas la regularon, ofte estas grava forto por antaŭenpuŝi konstruadon de la civitana socio. Lastatempe, la ŝanhaja flanko planis resumi spertojn de ŜME por longatempa tenado en administrado de urboj venonte. Laŭinforme, la ŝanhaja registaro faros specialan konsultadon pri stariĝo de longefika sistemo pri urba administrado post la Monda Ekspozicio.

 

    Krome, la "volonta kuturo" naskita de ŜME akcelos disvolviĝon de la civitana socio. Intertempe, pluraj volontuloj esprimis al mi, ke ili volas esti ankoraŭ volontulo post ŜME, ĉar tio helpas multe lerni kaj realigi individuan valoron, samtempe kiam oni prenas sur sin respondecon de la socio.

 

    Oni povas antaŭvidi, ke kvankam la ĉina socio ne povas subite maturiĝi pro 1-2 internaciaj festivaloj, tamen ŜME, la unuafoja Monda Ekspozicio okazanta en evoluanta lando, probable donos profundan influon al disvolviĝo de la ĉina socio, ĉar ĝi kun granda skalo, longtempa daŭro kaj diversflanka partopreno, okazas en la periodo, kiam Ĉinio rapide progresas. Kaj oni atendas, ke ŜME povos akceli progreson de regado en Ĉinio laŭ la leĝoj, realigon de la socia harmonio kaj altiĝon de la civitana kvalito por iri sur la vojon de disvolviĝo de la moderna civilizacio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng