Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Amikeco inter Japanio kaj Ĉinio, temo de la Japana Pavilono
2010-10-22

 

de YI REN

 

    Noriyoshi Ehara, estro de la Japana Pavilono de ŜME, diris al raportisto el la novaĵ-agentejo Xinhua dum intervjuado en la 24-a de septembro: "La amikeca kunlaboro inter Japanio kaj Ĉinio estas la plej grava informo, kiun la Japana Pavilono volas transdoni kaj la transdono estas temo de la Japana Pavilono."

 

    Noriyoshi Ehara diris, ke en tiu ĉi monda ekspozicio laborantoj de la Japana Pavilono vidis kun granda plezuro, ke multaj ĉinaj vizitantoj povas senti la gravan informon transdonitan de la Japana Pavilono. "Tio estas nia plej granda atingo en tiu ĉi monda ekspozicio."

 

 La Japana Pavilono en nokto

 

    En la Japana Pavilono de ŜME, la japana ŝipo diplomatie sendita al Tang-dinastio de Ĉinio, Li Bai, Jianzhen kaj aliaj historiaj personoj en interfluo inter Ĉinio kaj Japanio, la historio pri niponio rakontata de la japana Noo kaj de la ĉina Kunqu, kaj la 30-jara strebado de la du-landaj sciencistoj por kune savi tiun ĉi japanan nacian birdon ĉe la rando de pereo ĉiuj aludas la temon de la amikeca kunlaboro inter Ĉinio kaj Japanio.

 

    Laŭ la historia linio de la diplomatia sendito de Japanio al Tang-dinastio de Ĉinio, la japana ŝipo diplomatie sendita al Tang-dinastio, farita laŭ la skalo de 1:1, ekveturis la 8-an de majo de la haveno Osaka, tra la interna maro Seto al la insuloj Goto, kaj eniris la 12-an de julio en la akvareon de Huangpu-rivero en la ĝardeno de ŜME. Tio reaperigis la legendon de interfluo inter Ĉinio kaj Japanio tiutempe.

 

La japana ŝipo diplomatie sendita al Tang-dinastio de Ĉinio veturas al ŜME. 

 

    Noriyoshi Ehara diris, ke la ĉefa atingo de la landoj partoprenantaj en la Monda Ekspozicio estas, ke vizitantoj povas per ekspozicio koni la landon. La informoj transdonitaj de la Japana Pavilono inkluzivas ankaŭ naturan pejzaĝon de Japanio, alternadon de la sezonoj, urbajn pejzaĝojn, vivon de japanaj junuloj, ideologioj kaj teknologioj pri fuelo-ŝparado kaj mediprotektado.

 

    Li diris, ke laŭ lia observo, la vizitantojn plej interesis novaj sciencaj teknologioj ekspluatitaj kaj disvastigitaj de Japanio eksponataj en la Japana Pavilono, kiu ŝajne estas loko por krei revojn, ke ĝi reale prezentas al la vizitantoj la scenojn, kiuj eble okazos baldaŭ kaj donas al la vizitantoj efektivigeblan ekspekton pri la estonta vivo.

 

    La Japana Pavilono prezentas endoman vivon estontan: planko formita per elektroproduktaj kaheloj povas transformi premon al energio, ke la planko produktas elektron nur post kiam loĝanto paŝis sur ĝi aŭ kelkfoje saltis sur ĝi; la muro en gastoĉambro estas multmedia "viva muro", kiu funkcias samtempe kiel televido, telefono, stereofonia muzikaŭdigilo k.t.p. Oni povas ĝui altan distingivan televidon kaj paroli kun familianoj aŭ amikoj per videa telefono, tuŝinte la koncernan prembutonon sur la muro.

 

    Roboto ludanta violonon estas probable la plej ŝatata eksponaĵo en la Japana Pavilono. Prezentinte la ĉinan popolkanton "Jasmeno", la roboto svingas arĉon por saluti la vizitantojn kaj la lastaj respondis al ĝi per varma aplaŭdo. Iuj eĉ svingas la manojn por reciproki al ĝi la saluton. Noriyoshi Ehara diris, ke tio montris, ke homoj havis konfidon al roboto. Tio estas tre grava por aplikado de roboto estonte.

 

Roboto ludanta violonon en la Japana Pavilono 

   

    Li konigis, ke la roboto ludanta violonon nomiĝas "la roboto Kunulo". Ĝi estas destinita por helpi maljunulojn en ilia vivo. Li diris, ke en la rilatoj inter homo kaj roboto, la antaŭa ĉiam estas ĉefa rolo kaj la lasta -- nur helpanto de la homoj en la vivo. Pensemaj homoj donas pli da ebleco al disvolviĝo de roboto kaj ĉiu deirpunkto originas el la homa penso.

 

    Noriyoshi Ehara diris, ke ĝis nun la Japana Pavilono jam akceptis vizitantojn je 4.08 milionoj da homfojoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Jin Chenxi

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng