2010-10-22
 |
En gazetara konferenco
|
La 20-an de oktobro, en la gazetara konferenco kune organizita de la Ministerio de Kulturo de Ĉinio, la Ĉina Federacio de Literatura kaj Arta Rondoj kaj la popola registaro de Yunnan-provinco, oni anoncis, ke de la 17-a ĝis la 22-a de novembro 2010 okazos en Fubao-vilaĝo de Kunming la 2-a "Ĉina Vilaĝa Kultur-arta Festivalo" kaj la "Ĉina Kamparana Arta Festivalo - Konkurso de Tutlandaj Vilaĝaj Kantistoj."
Kun la temo "Elmontrado de nova rezulto de disvolvado, Prikantado de nova situacio de nacia solidareco", la festivalo aranĝos 8 aktivadojn inkluzive de kultura forumo de ĉinaj vilaĝestroj, ekspozicio de tradicia tekniko pri nemateriaj kulturaj heredaĵoj en ĉinaj vilaĝoj kaj ekspozicio de naciaj brodaĵoj de ĉina popolo ktp.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Li Jianhua
|