2010-10-22 Sukcese venis al fino Torpedo-6, la faka semajnfino de la germana ILEI-sekcio, kiu samtempe servis kiel la unua Seminario pri Subvenci-Petado (SPSP) organizita de ILEI. Ni venas nun al la lasta tago de 18-hora kunsidado de tri estraranoj de ILEI, kiuj pritaksis kaj planas la ligan laboradon.
Pri membraro: Ili konstatis ke la membronombro laŭ alvenintaj pagoj proksimas al 700, kaj certe atingos 730 kaj kredeble 750 ĝis la jarfino, bona rezulto kompare kun 674 en 2009. La kunveno precizigis la bezonojn pli bone sekurigi la datumojn kaj disponigi ilin diversforme al estraranoj por ke la alikampaj projektoj povu progresi. Notite la bezono regule ricevi la aktualan laŭlandan statistikon. Decidite la konturoj de varbkampanjo por la jarŝanĝa periodo.
Pri sekcioj: dudeko funkcias adekvate ĝis bonege, pleje bezonas atentoj Britio, Irano kaj Rusio. Aliĝpetoj venis el Serbio, Hispanio kaj povos veni el Kondo DR, Armenio, Meksikio kaj kelkaj pliaj. Ni survojas al nomigo de repr. el Bulgario kaj deziras tion en Slovakio, Nepalo, Vjetnamio kaj serio de Latin-Amerikaj landoj.
Pri la komitato: restas ĉ. 14 vakaj lokoj plenigendaj. ILEI okazigas fizikpoŝtan voĉdonon pri deko da proponoj aŭ dokumentoj. Inter ili regularo por reta voĉdonado. Ni aŭdis pri planoj ampleksigi la Terminaran Komisionon laŭ diskutoj en KAEST (scienca kunsido en Slovakio novembre).
Pri financo ni dankas la nederlande revizoritajn spezkontojn por 2009 kaj demandas kiam riceveblos revizora raporto por la svedaj kontoj (nur parto de la bilanco kaj fondusoj). La kunsido proponas malnetan buĝeton en 2011 al la tuta estraro, kiu rafinos ĝin, ĉefe surbaze de indikoj pri la financaj evoluoj en la nuna jaro. Tiu proponbuĝeto entenas kelkajn novaĵojn - konkretigon de la rilato inter ILEI-ICH (Interkultura Centro Herzberg) kaj ILEI-edukado.net, pli specife kun sumo rezervita por kovri koston de honorariata oficisto, se trovata (unu el nepraĵoj en la Novjara saluto) 2010 kaj sumo por subteni la lanĉatan rete bazitan instruistan trejnan kurson (RITE). La tradiciiĝanta apogo de ILEI por univ. kursoj en Poznan pluiras, espereble en partnereco kun UEA. Nunaj imagoj estas paŭzigi unu jaron la 1-jaran instruisto-trejnan kurson por koncentri ĉiujn energiojn kaj subtenojn al la 3-jara interlingvistika kurso, kiu okazas ene de la oficiala universitata programo kaj sekve kies sukcesa lanĉo estas nepra.
Pri konferenco en Kopenhago baldaŭ ni anoncos la aperon de elektronika aliĝilo kaj detalaj informoj. Buĝeto kaj skiza programo estas ellaboritaj. La konferencejo estos en la Univ. de Kopenhago kun du ofertoj por loĝigo. Matene de vendredo ĝis sabato okazos simpozio, organizita komune de ILEI, la universitato kaj espereble UEA, al kiuj konferencanoj estas aŭtomate aligitaj, kune kun aliaj simpoziaj aliĝintoj (la simpozio funkcios kiel antaŭkongresa aranĝo de UK).
Konferenca temo: “Lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en edukado kaj scienca komunikado”
Simpozia temo: “Lingvo de scienca komunikado kaj edukado”.
La estraro ricevis allogan proponon el Ĉinio por 2012 laŭ tri variantoj - tion la estraro atente studos, kune kun eventuale alvenintaj aliaj proponoj.
el ILEI
Redaktoro: Chen Ji |