Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Donaco de ĉokolado-majstrino el Belgio al la Nacia Tago de Ĉinio
2010-10-22

 

de DONG YUNYI

 

 ŜME-beboj Ji Xiaoliang (maldekstre), Chen Yiyu kaj majstrino ILSE (meze) kune kun la Ĉina Pavilono el ĉokolado (Foto de Yin Liqin)

 

 Majstrino ILSE en farado de la tegmento de la Ĉina Pavilono el ĉokolado (Foto de Dong Yunyi)

 

 

 

    La mistera donaco de ĉokolado-majstrino ILSE el Belgio al la Nacia Tago de Ĉinio estis finfine farita antaŭ la unua de oktobro, dank’ al helpado de Ji Xiaoliang kaj Chen Yiyu, ŜME-beboj* el la redakcio de la ĵurnalo Chenbao (Matene). Ĝi estas miniatura Ĉina Pavilono farita el ĉokolado. Ĝiaj ĉapo, kolonoj kaj eĉ la desegno de la ĉina nodo sur la tegmento estas tute samaj al la originala pavilono. Kaj apud ĝi staras la cifero “61”. La verkaĵo elvekis multe da admiraj aplaŭdoj de la vizitantoj.

 

ŜME-beboj manĝemaj

 

    La du ŜME-beboj ege ĝojis povi lerni de majstrino la metion pri ĉokoladofarado. “Ĉiuj scias, ke ĉokolado de la Belgia Pavilono estas la plej fama.” ŜME-bebo Chen Yiyu, kiu laboras en la Pacifika Komuna Pavilono, tre bone scias la aferon.

 

    En la sinsekvaj tagoj majstrino ILSE sin klinis super farado de sia donaco, kaj ŝiaj du helpantoj, ŜME-beboj, kun alta ĉapelo sur la kapo kaj antaŭtuko ĉe la talio, verŝajne estis kuiristinoj. “Kiel bongusta...” Apenaŭ komenciĝis ilia laboro, ĉokolada likvaĵo jam vekis el ili la manĝemon.

 

    “Verŝu ĉokoladan likvaĵon en Biaohua-sakon, kaj tuj, rapide, tamen stabile kaj ĝuste.” majstrino ILSE elmetis la esencajn punktojn de la farado, “Post kiam ĉokolada likvaĵo peze tavoliĝis, svingu la pleton por eligi aeron ene.” Por la du ŜME-beboj tio estis la unua fojo, tamen ilia sinteno estis sufiĉe trankvila, nur ili devis de tempo al tempo engluti salivon. “Vi ne scias kiom bongusta estas la ĉokolada likvaĵo.” diris Chen Yiyu.

 

Ŝi denove faros la Ĉinan Pavilonon el ĉokolado, reveninte al Belgio

 

    Fakte, tiu ĉi aparta donaco estis nur mia propono, sed ekster mia atendo, majstrino ILSE ĝin realigis. Ŝi uzis entute 30 horojn por fari la Ĉinan Pavilonon el ĉokolado. La ĉinstila konzolo estis komponita per ĉokoladaj kolonoj en malsama longeco. ILSE diris al mi, ke ŝi havis 2 malfacilojn dum la farado: La unua estis la preciza longeco kaj proporcio de la kolonoj, pro tio ILSE nur senĉese reguligis ilian longecon laŭ sia memoraĵo kaj la reala efiko. Post la unuataga provado, ŝi trovis surrete nemalmultajn fotojn pri la Ĉina Pavilono. La dua estis la tegmento de la pavilono, ĉar ŝi ne povis vidi ĝin. “Poste, mi trovis tion.” ILSE elprenis mapon de la ĝardeno de ŜME, kaj la mapo prezentas ĝuste desegnon de la tegmento de la Ĉina Pavilono. Tiuj miksitaj kvadratoj estas komplikaj. Por ke ili estu belaj, ILSE faris unue grandan kvadraton kaj poste ĝin tranĉis en plurajn, kiam la varma ĉokolado estis mola.

 

    Kiam vizitantoj unuj post aliaj celis sian lenson al ŝia ĉokolada Ĉina Pavilono, ILSE ne forgesis reciprokis rideton. Ŝi diris: “GODIVA estas ege ŝatata de la imperiestra familio de Belgio, kaj en la lando ĝi funkcias kiel fama marko de ĉokolado. Kaj la Ĉina Pavilono estas senanstaŭigita por ŜME kaj por la ĉina popolo. Mi ege feliĉas, ke mi manifestis mian lertecon per la temoj pri la dulandaj trezoroj.”

 

    ILSE multe profitis de sia unuafoja vizito al Ŝanhajo. “Belgio malproksimas de Ŝanhajo je tre longa distanco, sed la du popoloj havas komunajn komprenon kaj strebon al la bela vivo. Mi, reveninte al Belgio, denove faros la Ĉinan Pavionon el ĉokolado, por ke la belgoj, kiuj ne povis viziti ŜME, ĝuu tiun ĉi belecon.”

 

----------------------------------------------------

 

* “ŜME-bebo” estas speciala raporto de la ĵurnalo Chenbao (Matene) pri la Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Kiel ŜME-beboj, 10 raportistinoj de la redakcio Chenbao faras raportojn pri ŜME pere de siaj propraj planoj, de siaj individuaj vidpunktoj kaj en diversaj manieroj. Ili publikigis siajn spertojn en ŜME sur la ĵurnalo Chenbao por ke ĉiuj ilin ĝuu kune.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Wang Lihua

 
 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng