Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Belaj bildoj pri urboj kaj kamparo en ŜME
2010-10-25

de HAN SHENGBAO

     La 9-an de septembro la kvina forumo de ŜME kun temo “Ekonomia Ŝanĝo kaj Interago de Urboj kaj Kamparo” okazis en Shaoxing, Jiangsu-provinco. Estiel disvastiĝo de la ĉeftemo de ŜME, en la forumo fariĝis diskutataj fokusoj la problemoj: kiel disvolvi la kamparon, kiel harmoniigi la kamparon kaj urbojn.

 

    Fakte ekde la apero de urbo, ĝi kaj kamparo ĉiam disvolviĝas dependante unu de la alia. En estonteco la rilatoj inter urboj kaj kamparo pli striktiĝos kaj la valoro kaj elementoj de la kampara vivo fariĝos grava enhavo de la bela vivo de urbanoj.

 


Vizitantoj ĉe la Nov-Zelanda Pavilono 

 

    Harmonie kunestantaj urbo kaj kamparo en la Irana Pavilono, kampara ĵazo sonanta sur la Eŭropa Placo de la ĝardeno de ŜME, idilia kampara vivo prezentita en la Nov-zelanda Pavilono, la ligna ĉaleto en stilo antaŭ 100 jaroj en la Irlanda Pavilono, belaj kamparaj pejzaĝoj pri la kvar sezonoj en la Pola Pavilono kaj la "moderna bildo pri la vilaĝo Yonglian de Jiangsu-provinco… ĉio ĉi tio en la ĝardeno de ŜME perfekte prezentis la rilatojn inter urboj kaj kamparo.

 

    "Interago de Urboj kaj Kamparo"estas la ĉeftemo de la Svisa Pavilono, kie vizitantoj povas telfere vojaĝi de “urbo” al “kamparo” kaj de kamparo reveni al “urbo”. Per tio la Svisa Pavilono konigas la vizitantojn pri ĝia kompreno de la temo. Grekio, unu el la luliloj de la okcidenta antikva civilizacio, donis sian grandan atenton al agrikulturo. En la Graka Pavilono oni konstruis metropolon kun urboj kaj kamparo en unueco per prezento en dek temaj zonoj, nome urbo, maro, foiro, biologio, urbo kaj kamparo kaj kun-vivado.

 

    Kampara muziko ŝvebanta en la ĝardeno de ŜME fariĝis konĉerto de harmonia interago de urboj kaj kamparo. Kiel unu el la luliloj de usona kampara muziko, Texas estas fama pro siaj kantistoj kaj belaj kamparaj melodioj. Sur la Amerika Placo de la ĝardeno de ŜME kamparaj muzikoj gajaj kaj serenaj ravis multajn aŭskultantojn.

 


Oni rigardas en telferoj en la Svisa Pavilono.

 

    En la Kongolanda Pavilono oni aperigis urbon apud kamparo, por esprimi sian deziron pri interago de urboj kaj kamparo kaj pri najbariĝo de la homaro kaj naturo. Madagaskaro estas afrika lando. En ĝia pavilono oni konstruis ĉaleton kun forta nacia stilo en densa ĝangalo. Elirinte el la ĉaleto kaj trapasinte la ponton, oni tuj atingas la “urbon”. En tiu mallonga vojaĝo oni povas sperti la vivon urban kaj kamparan de madagaskanoj. La Gabona Pavilono kun la temo “Perfekta kuniĝo de urboj kaj kamparo” prezentis sian komprenon pri la temo: iri el la kamparo al urboj kaj fine reveni al la kamparo.

 

    “Urbanoj admiru kamparon” estas slogano de Tengtou-pavilono. Ĝi kun temo “Urbanizita moderna kamparo, hejmo en sonĝo” prezentis la unikan projekton de vilaĝoj. En la Kunshan-a Pavilono oni prezentis ekonomian prosperiĝon kaj interagojn inter urboj kaj kamparo per demonstro de la kunfandiĝa procezo de urboj kaj kamparo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng