Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Odoroj de la naturo en la Ŝanhaja Monda Ekspozicio
2010-10-25

de TANG WENJIA

 

    Longe tenu la memoron pro diversaj odoroj de la naturo

 


Franca parfumo  

 

    De inaŭguro de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) ĝis nun, vendiĝas iu nova parfumo en la Franca Pavilono, tegita per blanka reto. Tiu ĉi parfumo estas diferenca ol la aliaj, ĉar sur ĝi eligas ne nur floran aromon, sed ankaŭ odoroj el ĉiuj anguloj de la urba vivo, inkluzive de tiu de la kremo kaj pano.

 


Franca Pavilono

 
 
Malferma kuirejo

 

    La temo de la Franca Pavilono estas "sens-ama urbo". En la pavilono, la malferma kuirejo eligas "gustosenton", la elmontrado de multaj sakoj "Louis Vuitton" kaj famaj mondaj pentraĵoj ekspozicias "vidosenton". En la luksa atmosfero, la senso de flarado havas originalecon, ĉar en la sperta zono de flarado, la vizitantoj povas flari "karikaturojn kun odoro".

 


Artaĵoj en sperta zono por flarado

 

    En la eksponejo de la franca pavilono, 8 arĝentkoloraj cilindroj pendas sur la muro, en ĝi estas koloraj karikaturoj. Tiuj ĉi karikaturoj pentritaj de junaj francaj pentristoj estas simplaj kaj havas infanan intereson. Sur la pentraĵoj vidiĝas verda herbejo, knabino manĝanta, kaj stratetoj, sur kiuj veturas aŭtoj. Kiam la vizitantoj haltas por rigardi la karikaturon, ili povas flari la bonodorojn de verda herbo kaj butero.

 


Verda placo ekster de la Franca Pavilono  

 

    Tiu ĉi estas "flarada senso" de Franca Pavilono. Laŭdire, la odoroj de la karikaturoj venis el rozo de Versajlo, pano farita de franca kukvendejo kaj malforta parfumo post pluvo en Parizo. Romantikaj francoj serĉis kaj kolektis la odoron de urbo por longe teni la memoron de la urboj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng