2010-10-25 Ĉe la bordo de la maro Mediteraneo, kelkdekojn da kilometroj sude de Barcelono, urbo de Hispanio, situas la urbeto Coma-Ruga (Komaruga). Urbeto, kiu el apudmara vilaĝo, kies enloĝantoj estis fiŝkaptistoj, fariĝis moderna turisma urbeto ĉe bordo de la maro, ĉefe por turistoj, kiuj ŝatas farnienton, banadon kaj sunbruniĝon.
En tiu urbeto staras multe da hoteloj kun la plej multaj fermitaj ekster somero, el kiuj estas tristela hotelo "Natura Park", kiu, la 2-an de oktobro, akceptis la 18-an Internacian Esperanto-Semajnon de la Kulturo kaj Turismo.)
El dek landoj, sed ĉefe el Hispanio kaj la najbara Francio, aliĝis ĉirkaŭ 130 esperantistoj.
Ĉiutage, dum la tuta semajno, okazis E-kurso por komencantoj, gvidita de Stano Marĉek, el Slovakio, per rekta metodo.
Dimanĉe, la 3-an, okazis solena inaŭguro kun la reprezentanto de la urbestro pri la kulturo kaj turismo.
Posttagmeze, s-ro Gian Carlo Fighiera prelegis pri noveloj de Boccaccio. La itala verkisto Giovanni Boccaccio [ĝovani bokaĉo] naskiĝis la 16-an de junio 1313 aŭ en Florenco aŭ en Certaldo (ne estas firma certeco) apud Florenco. Li mortis la 21-an de decembro 1375 en Certaldo.
Giovanni Boccaccio, kiu verkis itallingve kaj latine, estis la majstro de la novelo. Lia Dekamerono -- kolektaĵo de noveloj ligitaj per kadra rakonto -- esence influis la eŭropan literaturon kaj nuntempe estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj verkoj de la tutmonda literaturo.
Lunde matene, la 4-an, Renato Corsetti prelegis pri la temo: "Por ke lingvo estu tutmonda ne sufiĉas paroli ĝin eŭrope".
Posttagmeze, s-ino Anna Löwenstein prelegis pri: "Romo antaŭ 2000 jaroj".
Sekvis prelego de Gian Carlo Fighiera pri la japana filmo: "Rashōmon", (la kvar veroj). Rashōmon (japane 羅生門), Esperante Raŝomon, estas japana filmo el la jaro 1950 de Akira Kurosawa, laŭ la novelo de Ryunosuke Akutagawa. La filmo rakontas la vidatestantajn raportojn de krimo apud Kioto en la 12-a jarcento.
Marde, la tuta mateno estis dediĉita al la vizito de la domo de Pau Casals, kiu iĝis muzeo, en San Salvador (Ĉirkaŭo de Coma-Ruga). Pau Casals estis fama hispana violonĉelisto, orkestro-gvidanto kaj komponisto. Li naskiĝis en El Vendrell (Komunumo al kiu leĝe apartenas Coma-Ruga), la 29-an de decembro 1876 kaj mortis 96-jaraĝa en San Juan de Porto Rico la 22-an de oktobro 1973. Ekde la reveno de la demokratio en Hispanio, li ripozas en sia naskiĝurbo El Vendrell. Post la vizito, ni aŭskultis, en la aŭditorio Pau Casals, mallongan piano-koncerton far Jordi Pell Soldevila.
Posttagmeze okazis disdono de la premio "Ada Sikorska-Fighiera" al s-ino Maria Rafaela Urueña Àlvarez. La premio celas publike agnoski gravan kaj sindediĉan laboron por la bela ideo de esperantismo farita de meritplena vivanta esperantist(in)o en kiu ajn loko de la mondo.
Vespere ni spektis la filmon de la opero "La Bohème" (la bohemo-vivo). La Bohème estas opero komponita de Giacomo Puccini el Italio. Prezentis la filmon, s-ino Maria Ferigle.
Merkrede sin anoncis bela vetero, despli feliĉe ĉar la tago celis tuttagan ekskurson al la monaĥejo Monserrat.
Montserrat (la segita monto) estas sabloŝtona montaro en Katalunio proksime de la urbo Barcelono. Piede de la orienta montopinto troviĝas fama benediktana monaĥejo, kiu ankaŭ nomiĝas Montserrat.
De la monaĥejo, kiu troviĝas je alteco de 720 metroj super marnivelo, pluraj vojoj gvidas al la plej alta pinto, la monto Sant Jeroni, kiu altas je 1.236 metroj.
Ekzistas indicoj pri la ĉeesto de ermitoj ekde la 8-a jarcento. Tamen la unuaj firmaj novaĵoj datiĝas de la 9-a jarcento. Poste dokumentoj atestas pri 4 ermitejoj el kiuj unu estis dediĉita al la Dipatrino, sub la nomo Sankta-Maria. Dum la unua triono de la 11-a jarcento, abato "Oliba" starigas malgrandan monaĥejon apud la ermitejo de Sankta-Maria. Baldaŭ la monaĥejo fariĝas pli kaj pli fama. Ĝi estas ankoraŭ nun grava pilgrimo-loko en Hispanio.
Post la vizito de la monaĥejo, revenvoje, ni vizitis agrokulturan kooperativon, kiu produktas ĉefe vinon, sed laŭ iom industria metodo. Produkto-metodo kiu al mi, franco, tute ne plaĉas, sed ili vere produktas vinon je nur baza kvalito, ĉiutaga ĉetabla vino. En la sama urbeto, Vila-Rodona, ni haltis ĉe la strato Esperanto "Carrer Esperanto" (laŭ la loka lingvo).
Reveninte, vespere okazis la dua interkona vespero, la unua okazis sabate la 2-an.
Jaŭde la 7-an la programo disvolviĝis jene:
Antaŭtagmeze la prelego de s-ro Antonio Marco Botella pri: "Centjara datreveno de la granda poeto, Miguel Hernandez. Miguel Hernández naskiĝis la 30-an de oktobro 1910 en Orihuela, urbo en la provinco de Alikanto, Hispanio, kaj forpasis la 28-an de marto 1942 en Alikanto. Li estis unu el la plej gravaj poetoj de la unua duono de la 20-a jarcento en la hispana lingvo.
Post la fino de la milito, li klopodis ekziliĝi, kaj provis rifuĝi en Portugalio. La reĝimo de Salazar revenigis lin en la brakojn de la polico de Franco. Li estis enkarcerigita, kaj tie li suferis je tuberkulozo. Li mortis 31-jara en prizono.
La prelego de la paro s-ro Hubert Demeyer kaj s-ino Michèle Villers, pri la historio de Belgio estis interesa.
Sekvis la prelego de la paro el Sud-Koreio, s-ino Ko Kyun Ja kaj s-ro An Jong Soo. Ili prezentis: folklorajn koreajn kantojn, kaj parolis pri: Solidareco de Esperanto.
Fine ni ĝuis la vesperon, kiun animis la grupo "Montjuic", kun trinkado de "cremat" (rumo bruligita kun kafo kaj aliaj spicaĵoj). Estis ankaŭ ebleco danci por tiuj kiuj ŝatis.
Vendrede, la lastan tagon de la 18-a semajno, okazis la duon-taga ekskurso al la fondaĵo "Apel-les" kaj ties muzeo. Okazis ankaŭ malkovro de memortabulo, pri la E-semajno, ĉe la urbodomo de El Vendrell kun la ĉeesto de la urbestro: s-ro Benet Jané i Palau.
Posttagmeze, s-ro Wolfgang Günther prezentis sian verkon, "Kiosko de Levante". Lia verko estas kvazaŭ almanako en kiu kunlaboras gesamideanoj el la tuta mondo.
Vespere okazis debato pri la pasinta semajno, kaj tiel finiĝis la 18-a internacia Esperanto-semajno. Kompreneble, dum la tuta semajno, ĉiuj estis liberaj, ĉu libere viziti la urbon, ĉu promeni ĉe la marbordo, ĉu partopreni la proponitan programon, tio laŭplaĉe.
 En la renkontiĝa urbo
|
|
 En la renkontiĝa urbo |
|
 En la renkontiĝa urbo
|
|
|
|
|
|
 En la renkontiĝa urbo
|
|
 En la renkontiĝa urbo
|
|
 En la renkontiĝa urbo
|
|
|
|
|
|
 Renkontiĝejo |
|
 Samideanoj antaŭ la renkontiĝejo |
|
 En la renkontiĝejo |
|
|
|
|
|
 Dum la Esperanto-Semajno |
|
 Dum la Esperanto-Semajno |
|
 Dum la Esperanto-Semajno |
|
|
|
|
|
 Dum la Esperanto-Semajno
|
|
 Dum la Esperanto-Semajno
|
|
 Dum la Esperanto-Semajno
|
|
|
|
|
|
 Dum la Esperanto-Semajno
|
|
 Dum la Esperanto-Semajno
|
|
 Dum la Esperanto-Semajno
|
|
|
|
|
|
 Dum la Esperanto-Semajno
|
|
 Dum la Esperanto-Semajno
|
|
 Dum la Esperanto-Semajno
|
|
|
|
|
|
 Dum la Esperanto-Semajno
|
|
 Dum la Esperanto-Semajno
|
|
 Dum la Esperanto-Semajno
|
|
|
|
|
|
 Dum la Esperanto-Semajno
|
|
 Dum la Esperanto-Semajno
|
|
 Dum la Esperanto-Semajno
|
|
|
|
|
|
 Dum la Esperanto-Semajno
|
|
 Dum la Esperanto-Semajno
|
|
 Dum la Esperanto-Semajno
|
|
|
|
|
|
(Kontribuo de Rémy Bouchet el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua |